Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 juin 2018 7 03 /06 /juin /2018 19:47
Foto AFP – Khalil Mazraawi

03/06/2018

Plia nokto da manifestacioj okazis en pluraj urboj de Jordanio kontraŭ  plialtigo de prezoj kaj impostoj. En la ĉefurbo Amano, la ĝendarmoj forpuŝis kelkajn el la 3 000 personoj, kiuj kolektiĝis apud la burooj de la Ĉefministro. Pluraj personoj estis vunditaj.

La reĝo Abdullah la 2-a alvokis nacian dialogon pri la leĝprojekto, kiu okazigas tiun tumulton, starigita sub la premo de la IMF. Tiu teksto antaŭvidas submeti al imposto la modestajn familiojn. La reĝo menciis la akcepton de centoj da miloj da siriaj rifuĝintoj tiujn lastajn jarojn, por ekspliki la malfacilaĵojn spertitajn de la ekonomio de la lando.       

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }