Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 juin 2018 4 07 /06 /juin /2018 14:08

07/06/2018

Bildo: Agado antaŭ la hungara Parlamento por opozicii la leĝon kontraŭ la NeRegistaraj Organizaĵoj - D.R. 

Dum komenciĝas la ekzameno de la nomita «Leĝo Soros», la NeRegistaraj Organizaĵoj (NRO) mobiliziĝas en Hungario por kontraŭstari ĝin.

Lundon 4an de junio, la hungara Parlamento komencis la ekzamenon de leĝo kontraŭ la NROj. Ĉi-okaze, la hungara civilularo interpelaciis la hungarajn paramentanojn antaŭ la parlamento, transmetante al ili libreton entenantan milojn da subtenmesaĝoj kolektitaj en pli ol 50 landoj, kaj adresitaj al la hungara civila socio.

Multaj personoj agadis, sendante subtenmesaĝojn rete kaj eksterrete. En Hungario, cento da civitanoj deplojadis gigantan koron sur la placo antaŭ la parlamento.

Ilia celo? Firmigi sian devontigon al la civilularo por socio, kiu respektas la homajn rajtojn.

DANĜERA LEĜPROJEKTO     

La malamegaj argumentoj de la registaro Orban troviĝas subkomprene en tiu leĝprojekto, kiu intencas submeti al punpersekutoj, la laboron de la aktivuloj, kaj de la NROj, kiuj  helpas la migrantojn.    

Okaze, se tiu leĝo estus adoptita, la hungara registaro malobservadus la plej fundamentajn principojn de Eŭropa Unio pri la homaj rajtoj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }