Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 juin 2018 6 23 /06 /juin /2018 15:02

23/06/2018

Ili denuncas mortigan kaj detruigan projekton, tiel por la surlokaj loĝantoj kaj indiĝenaj popoloj, kiel por la Planedo.

«Tie ni estas, por omaĝi la indiĝenajn popolojn kaj ties rezistadon, ĉar la ses indiĝenaj nacioj de Gviano, kiuj postvivis la genocidon, la koloniadon kaj la sinsekvajn politikojn pri asimiliĝo, estas ja deciditaj akiri nuligon de la projekto» asertas Edith Patrouilleau, kiu aktivas ĉe CSIA Nitassinan. Laŭ Marion Veber, ŝarĝita pri la programo «Rajtoj de la Popoloj» ĉe France Libertés – Fondaĵo Danielle Mitterrand «ni mobiliziĝu ĉi tie kaj surloke, ĉar la publika debato organizita ne respektas la rajton al konsultado de la Indiĝenaj Popoloj de Gviano sufiĉe libera, antaŭa kaj kleriga».    

«Tiu projekto efikas rekte kontraŭ la homaj rajtoj, endanĝerigas la estontecon de la venontaj generacioj, kaj la eblecon de digna vivo por niaj infanoj» precizigas Ludovic Pierre, membro de la Indiĝena Junularo de Gviano.

Laŭ Peter Bruch de la asocio Planète Amazone kaj membro de la Alianco de la protektantoj de la naturo «la batalo kontraŭ la industriaj projektoj estas batalo, kiu fariĝas tutplaneda, kaj vera alianco naskiĝas inter la Indiĝenaj popoloj de la tuta mondo kontraŭ la projekto Monto de Oro». 

 

Katastrofa projekto por la medio, la homaj rajtoj kaj ekonomio. 

Laŭ la kolektivo ISF Systext – Inĝenieroj sen landlimoj «nun, pli ol 90% el la oro ekstraktita en la mondo estas uzata jen en juvelindustrio, jen en financaj instrumentoj, la vero estas do, ke oro ne reprezentas realan bezonon, industrian aŭ ekonomian».

«Tiu projekto neas la rajton por la homoj ekzisti en sia propra medio, trudante al ili modelon de disvolviĝo kaj societo, kiu ne plu estas ilia», denuncas Dominique Guibert, ĝenerala sekretario de la Ligo de Homaj Rajtoj. «Ili anoncas, ke tiu projekto kreos laborpostenojn, sed ĉiuj devas konsciiĝi, ke temas pri projekto je tre mallonga daŭro, kiu kreos nur portempajn postenojn, kiuj malaperos rapide. Se aliparte la negativaj eksteraj efikoj de tiu projekto kontraŭ la medio, la rajtoj kaj ekonomio estus inkluditaj, ĝi ne estus vivopova».               

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }