
30/06/2018
Bildo: en daŭro de du tagoj, la 19a kaj 20a de junio, pli ol 200 migrantoj mortis laŭ la ĉefa migradvojo, kiu interrilatigas Afrikon al Eŭropa Unio (Kenny Karpov / SOS MEDITERRANEE / AFP)
Pli ol 200 migrantoj dronis en Centra Mediteraneo en du tagoj. Tio altigas al pli ol 1 000, la nombron de tiuj, kiuj mortis de post januaro laŭ tiu ĉefa migradvojo, kiu interrilatigas Afrikon al Eŭropa Unio, indikis Unuiĝintaj Nacioj ĵaŭdon.
En komunikaĵo, la Alta-Komisaro de UN por la rifuĝintoj (HCR) sin deklaras «ŝokita» pro «tiuj amasaj dronadoj en Libio» kaj petas «urĝan internacian agadon por plifortigi la sukurstrebojn en la maro».
«Tiu tragikaj mortoj memorigas al ni, ke militoj kaj malriĉeco plu instigas la homojn entrepreni senesperajn vojaĝojn, kiuj kostas al ili ilian ŝparadon, dignecon kaj finfine, ilian vivon», deklaris la Alta-Komisaro de UN por la rifuĝintoj, Filippo Grandi, citita en la komunikaĵo.
Tutmonda «urĝeco»
«Urĝas, kiel neniam antaŭe, alfronti la profundajn kaŭzojn de la migrado, plibonigi la vivkondiĉojn en Libio kaj aliaj landoj laŭ la migradvojo, oferti sekurecajn alternativojn, kaj plu sukuri la homojn en la maro», li postulis. Laŭ la HCR, pli ol 200 migrantoj dronis en Centra Mediteraneo la 19an kaj 20an de junio, en tri malsamaj tragedioj.
La 19an de junio, ligno-ŝipo, kiu transportis rifuĝintojn kaj migrantojn sinkis marvaste de la libiaj marbordoj. El cento da pasaĝeroj, nur kvin postvivis, kaj estis sukuritaj fare de la libiaj marbordaj patroloj, kaj elŝipigitaj en la ĉirkaŭaĵo de Tripolo, laŭ la HCR, kiu kolektis atestojn de la postvivantoj. Kelkajn korpojn retrovis sukuristoj, aliaj drivis ĝis plaĝoj.
Samtage, pneŭmatika kanoto, kun ĉirkaŭ 130 personoj sinkis aliloke, marvaste de la libia marbordo. Sesdek postvivantoj estis sukuritaj fare de surlokaj fiŝistoj, kiuj rekondukis ilin en Dela (35 kilometrojn okcidente de Tripolo). Laŭ la HCR, 70 personoj ŝajne dronis en tiu incidento.
1 000 personoj mortis en 2018
Fine, la 20an de junio, la libiaj marbordaj patroloj plenumis sukuroperacon marvaste de Garabulli, 64 kilometrojn oriente de Tripolo. La postvivantoj, elŝipigitaj en Tajoura raportis, ke pli ol 50 personoj, kiuj vojaĝis kun ili, pereis, laŭ la UN-agentejo.
Tiuj tragedioj altigas al 1 000, la nombron da personoj, kiuj mortis en 2018 laŭ la migradvojo de la Centra Mediteraneo, emfazas la HCR, kiu alarmas, ke la nombro da rifuĝintoj kaj migrantoj, kiuj provas trapasi Mediteraneon povus kreskadi pro la komenciĝo de la somero. Tiu sezono estas pli favora al navigado en alta maro.
01/03/2017
Libio: Mistraktado de la migrantoj: la alarmkrio de UNICEF
05/04/2017
Libio: la infero de la koncentrejoj por migrantoj
12/04/2017
Libio: La Internacia Organizaĵo por la Migradoj (IOM) denuncas «sklavmerkatojn»
24/11/2017
Sklavismo en Libio : «Ĉiuj jam sciis»
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/11/sklavismo-en-libio-ciuj-jam-sciis.html
12/12/2017
Migrantoj en Libio: Internacia Amnestio akuzas la eŭropajn registarojn