Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 juin 2018 5 01 /06 /juin /2018 21:01
Bildo: Murpentraĵo de agrikulturaj laboristoj en Burkino 
Bildo: Murpentraĵo de agrikulturaj laboristoj en Burkino 

01/06/2018

La civitana kolektivo por agro-ekologio organizas ĉi-2an de junio protestmarŝadon kontraŭ la GMO, la Genetike Modifitaj Organismoj. En 2016, Burkino rezignis pri la transgena kotono, sed tamen la esplorado daŭras pri aliaj varoj. La ministrejo pri Medio certigas, ke nenio okazos tiuteme sen aprobo de la Nacia agentejo pri biosekureco.

Tri jarojn post la marŝado kontraŭ la firmao Monsanto, monda ĉefrolulo pri la GMO, la civitana kolektivo por agro-ekologio, kiu grupigas kvardek organizaĵojn de kamparanoj kaj de la civita socio, kampanjas denove.

«Tiu marŝado celas atentigi la politikajn aŭtoritatojn de la lando, ke ni luktas kontraŭ la intenco revenigi la GMO en Burkinon».      

Ali Tapsoba estas la porparolanto de la kolektivo. Du jarojn antaŭe, Burkino rezignis pri la transgena kotono, sed la GMO tamen ne malaperis de la kamparo. Laboratorioj plu esploradas interalie pri la ñebbe, fazeolo ege ŝatata de la burkinanoj.

Ali Tapsoba: «Esplorgrupo burkina, ganea kaj niĝeria efektivigas tiujn esplorojn en fermita medio. Tiu grupo intencas testi estontjare en malfermita medio. Sciu, ke se tio okazus, ni estus unu el la malofta loĝantaro en la mondo, kiuj rekte konsumas genetike modifitajn organismojn».      

Batiou Bassière, ministro pri Medio en Burkino deziras trankviligi la protestantojn. Nenio okazos sen kontrolo.

«Principe, Burkino ne kontraŭas la GMO, sed ni kreis nacian agentejon pri biosekureco, kiu antaŭ enkonduko de substancoj, efektivigas antaŭan analizon pri sekureco pri biodiverseco, kaj pri efiko al la konsumantoj».     

Alia zorgiga afero estas la projekto de reglamento pri la bioteknologio preparita de la CEDEAO. La NeRegistaraj Organizaĵoj (NROj) alvokas al tutafrika mobilizado.

Ali Tapsoba: «Ni nun starigas afrikan fronton favore al nutraĵa suvereneco, kiu unuigos la luktojn nivele de tuta Afriko, por malhelpi efektivigon de tiu projekto».        

Ankaŭ pri tio, la ministro pri Medio montriĝis trankvilige.

Batiou Bassière: «Ĉiu lando havas sian vizion, kaj ni opinias, ke en la demarŝo de nia registaro, temas pri protektado de la medio kaj de la konsumantoj».

Lasta kaŭzo de kolero por la civita socio: la projekto planas liberigi genetike modifitajn moskitojn en la naturon por lukti kontraŭ paludismo. Nenia decido estas ĝis nun prenita, memorigis la registaro. 

22/05/2016

Burkino : la kotonproduktistoj koleras kontraŭ la giganto Monsanto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/05/burkino-la-kotonproduktistoj-koleras-kontrau-la-giganto-monsanto.html

neniammilitointerni - dans Sandetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }