
21/06/2018
Pasintjare la laboristoj, kiuj prizorgas la instalaĵojn terajn kaj marajn de Exxon Mobil, estis ŝokitaj, kiam ili eksciis, ke ilia dunginto, la bontenada entrepreno UGL, maldungas la tutan personaron. Ili povis konservi siajn laborpostenojn kondiĉe, ke ili subskribu novan akordon, kiu reduktas iliajn salajrojn de 15 ĝis 30% kaj aliajn rajtojn, trudas ilin sekvi novan planadon pri ilia moviĝo per aviadilo, kiu apartigus ilin disde iliaj familioj. Tiuj laboristoj nun strikas de antaŭ 350 tagoj, kontraŭstarante Esso kaj UGL, kiuj uzadas juran mankon, detruante la fundamentajn rajtojn de la laboristoj.

Retmesaĝo:
Mi aŭdis pri la streboj de via bontenada sub-kontraktanto UGL, por malaltigi la salajrojn kaj la laborkondiĉojn de siaj laboristoj en la gasinstalaĵoj teraj kaj maraj de Exxon Mobil en la markolo de Bass. Mi estas indignigita pro tiuj insidemaj taktikoj, kiuj celas redukti la salajrojn de la laboristoj ĝis 30% kaj starigi labor-rotaciojn, damaĝe al la familiaj rilatoj. Mi petas de vi, ke vi ĉesigu la atakojn kontraŭ la salajroj kaj la laborkondiĉoj de la dungitoj de Gippsland, ĉesigu instigi la laboristojn al konsento pri falsa akordo, kiu neniam estis intertraktita kun la lokaj laboristoj, komencu dialogon kun la laboristoj kaj ties sindikatoj, por garantii efektivigon de justa akordo.

Partnerece kun la Internacio de la laboristoj en konstruado kaj Ligno (BWI), kiu federas ĉirkaŭ 334 sindikatojn, kiuj reprezentas 12 milionojn da laboristoj en 130 landoj,

kaj la Aŭstralia Konsilio de la Sindikatoj (ACTU), kiu reprezentas almenaŭ 2 milionojn da Aŭstraliaj laboristoj kaj ties familioj.
Kampanjo en Esperanto:
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=3816