
12/06/2018
Italaj urbestroj viglege kritikis Matteo Salvini-n, la novan ministron pri internaj aferoj, post lia rifuzo permesi al la ŝipo Aquarius (Vidu antaŭaj artikolojn sube) albordiĝi ĉe la marbordoj de la lando.
Kelkaj el ili sin deklaris pretaj akcepti la humanitaran ŝipon, kiel la urbestro de Napolo Luigi De Magistris :
«Kiu ajn endanĝerigas homajn vivojn havas ne nur maldignan, hontindan sintenon, etike kritikindan, sed plie li plenumas krimon kontraŭ la homaro. Li respondecos pri tio ĉe la internaciaj tribunaloj. Ĝis nun, la ŝanĝoj en tiu historia registaro ne ankoraŭ estas videblaj, krom la fakto, ke ĝi mortigos virinojn kaj infanojn en Mediteraneo. Tiun historion li ellaboras nun. Gratulojn!»
Alia indigna reago, tiu de la urbestro de Palermo, Leoluca Orlando:
«Kiel eŭropa civitano kaj urbestro de Palermo, mi plendos ĉe la Justica kortumo por agnoskigi la kriminalajn kulpojn de la Eŭropaj Ŝtatoj kaj de la itala registaro. Mi opinias, ke la Eŭropaj Ŝtatoj, kaj tuta Eŭropo, riskas alfrontiĝi proceson, kiu estos dua proceso de Nurembergo. Mi ne scias, ĉu tio okazos ĉe justica kortumo, sed la afero certe estos traktita en la libroj pri historio. Kaj male al niaj geavoj, ni ne povos diri al niaj genepoj, ke ni ne sciis».
Ankaŭ la urbestro de Ravenne, Michele De Pascale, forte deziras esprimi sian konsterniĝon:
«Eble, neniu avertis Matteo Salvini-n, ke li estas ne nur la ĉefo de la Ligo, sed ankaŭ de nun ministro pri internaj aferoj de unu el la plej gravaj landoj en la mondo? Dirinte tion, mi konsentas kun ĉiuj por aserti, ke ni bezonas pli da subteno nome de Eŭropo. Se Salvini havus tiun sintenon, li ricevus apogon de ĉiuj urbestroj kaj ĉiuj politikaj fortoj».


