Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 juin 2018 5 15 /06 /juin /2018 14:32

15/06/2018

Alarmilo reeĥas en Antarkto. 

De kvin jaroj, degelo de glacio plirapidas danĝere en tiu loko. Antaŭ 2012, la blanka kontinento perdis po ĉirkaŭ 76 miliardojn da tunoj da glacio jare… Nombro, kiu ekkreskis ĝis 2019 miliardoj, t.e preskaŭ trioble pli rapide.   

Tiu malkovro estas la frukto de tre serioza studaĵo, kondukita de 84 sciencistoj, kiu ĵus aperis en la referenca magazino Nature.

Post pli ol du jardekoj da satelita observado, nenia dubo plu ekzistas nun.

«Antarkto reprezentas tiom da glacio, ke okaze de tuta fandiĝo, la nivelo de la oceanoj altiĝus je 60 metroj. Tio, kion oni vidas, estas nur premisoj. Tio estas realo: Antarkto plialtigos la oceano-nivelojn je pluraj centimetroj dum la venonta jarcento», eksplikas la Profesoro Martin Siegert, kun-direktoro de la Grantham Institute (Imperial College London).

Se la tendenco daŭros, la glacia degelo de Antarkto fariĝos la ĉefa kaŭzo de altigo de la oceano-niveloj. Ekde nun, tio estas minaco kontraŭ la bestaj specioj, kaj la centoj da milionoj da personoj, kiuj vivas ĉe la marbordaj aeroj. 

La sciencistoj postulas fortajn politikajn decidojn por limigi la klimatan varmiĝon, ĉefan kaŭzon de tiu situacio.      

«Ni havas nun klaran bildaron pri tio, kio okazas en Antarkto», substrekas Eric Rignot, ĉefa kun-aŭtoro de la studaĵo, kaj esploristo ĉe la Jet Propulsion Laboratory de la NASA. «Ni konsideras tiujn rezultojn, kiel plian alarmilon por agadi kontraŭ la varmiĝo de nia planedo», insistas la franca sciencisto.

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }