Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 mai 2018 4 17 /05 /mai /2018 18:19
SCHNEYDER MENDOZA / AFP

17/05/2018

Bildo: Venezuelanoj atendas por akiri nutraĵojn, en rifuĝejo de Cúcuta, ĉe la landlimo de Venezuelo, en julio 2017.

Intervjuo de ekonomikista ĵurnalistino: 

La prezidenta baloto antaŭvidata dimanĉon 20an de majo okazos sur fono de grava ekonomia krizo. La lando spertas veran ruiniĝon. Ĝia kolapso, laŭ la IMF, estas unu el la plej drastaj el la kvindek lastaj jaroj.  

Por kompreni tiun eksternorman krizon, jen mirindegaj nombroj: inflacio je pli ol 14 000% ; almenaŭ miliono kaj duono da personoj jam forlasis la landon, kaj sama nombro faros tion ĉi-jare. Tio estas nur taksadoj, ĉar de longe la aŭtoritatoj de Venezuelo rifuzas liveri al la IMF la makroekonomiajn statistikojn. La lando povus do esti eksigita el la fonduso, same kiel ĝi estis eksigita el la ŝulda merkato, ĉar ĝi ne plu kapablas pagi la ŝuldajn interesojn. Ankaŭ la PDVSA, la nacia petrolkompanio, ĉefa provizanto de mono por la reĝimo estas superŝutita per ŝuldoj, persekutataj de ĝiaj kreditoroj, kaj ĝi blokis siajn komercŝipojn en la venezuelaj havenoj por eviti iliajn konfiskojn.

 

Ĉu la Ĉavismo, la socialismo de Hugo Chaves, kulpas pri tiu ruiniĝo?

Hugo Chavez volis reelpensi la socialismon, apogante sin sur la riĉecoj de Venezuelo: la plej grandaj petrol-rezervejoj en la mondo. Li ne povis aŭ ne sciis eviti la kaptilon de troŝuldeco, estigita kiam la nafto-barelo plej kostis. La malaltigo de la prezo, pri kiu suferis la reĝimo de lia posteulo Nicolas Maduro, elĉerpis la landon. Ankaŭ la aliaj aranĝoj de la bolivara socialismo ludis sian rolon.  La alŝtatigoj, la kontrolo de la prezoj, la koruptado malinstigis la entreprenistojn, lokajn kaj fremdajn. Tiu lando fabrikis 80% el la varoj konsumitaj surloke antaŭ dek jaroj, ĝi produktas hodiaŭ nur 20%.

       

Okaze, se li estas reelektita, ĉu Nicolas Maduro plu havas atutojn por restarigi la ekonomion?  

La ekonomikistoj estas unuanimaj: lia kapableco de manovro estas nula. Lia nura bonŝanco estus realtigo de la nafto-kurzo, allasas la profesoro Gabriel Gimenèz-Roche el Neoma Business School. Sen iluzio, ĉar kiam la kurzoj atingis sian plej altan nivelon, la publika deficito de la lando jam estis abisma, ĉirkaŭ 15% ĝis 20%. Intertempe, la nafto-produkto estis duonigita: anstataŭ la 3 milionoj da bareloj produktataj ĉiutage, Venezuelo produktas hodiaŭ 1,5 milionon, kaj eksportas de ĝi nur trionon. 

Tiu potenciala enspezo povus esti nuligita, se Donald Trump efektivigas sian minacon ; li antaŭvidas malpermesi la usonajn importadojn de venezuela nafto. Tamen, Venezuelo plu respektas sian liveradon al Kubo, ĉar ĝi ne volas rompi kun sia lasta subteno en la regiono.

 

Ĉu savo povus veni de la tradiciaj aliancanoj de la reĝimo, Rusio kaj Ĉinio?

Rusia banko hodiaŭ estas la sola internacia establaĵo, kiu akceptas la petron, kriptomono kreita de Venezuelo por eskapi la usonan punon, mono jam malpermesita per dekreto de Donald Trump. Koncerne Ĉinion, ĝi ne plu donas prunton. Ĝi plu ricevas la 300 000 barelojn liveratajn ĉiutage de Venezuelo, sed malemas pagi la fiksitan prezon, ĉar ĝi situas hodiaŭ multe super la prezo de la merkato. Venezuelo estas tiel forlasita de sia lasta subtenanto.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }