Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 mai 2018 3 30 /05 /mai /2018 13:47

30/05/2018

Bildo: Migrantoj venintaj de Centrameriko, survoje al Usono, la 28an de aprilo 2018 en Tijuana, Meksiko. GUILLERMO ARIAS / AFP. 

Cele al malinstigo de novaj alvenintoj, la administracio de Trump apartigas la familiojn, kiuj trairas la landlimon kun Meksiko. Eĉ la junaj infanoj estas koncernataj. 

Antaŭ la elektado de Donald Trump, la familioj de migrantoj kaj azilpetantoj, kiuj estis arestitaj ĉe la meksika landlimo estis detenitaj kune en detencentroj, atende de juĝo. Sed la instrukcioj de la registaro ŝanĝiĝis: nun, gepatroj kaj gefiloj estas detenitaj aparte, kelkfoje en malsamaj urboj, eĉ kiam temas pri tre junaj infanoj.

De pluraj monatoj, centoj da kazoj de apartigo estis censitaj fare de asocioj pri defendo de la civitaj rajtoj.        

«Tio, kio okazas ĉi tie estas senprecedenca. Ĉi tie, en Arizono, ni konstatis pli ol 200 kazojn da gepatroj apartigaj disde siaj gefiloj. Kelkaj el tiuj infanoj estas tre junaj. Oftege, ni vidas dujarajn infanojn. Pasintsemajne, ni vidis 53-monatan infanon sen ĝiaj gepatroj», eksplikis Laura St. John, aktivulino en la organizaĵo The Florence Project, en MSNBC.

La asocio pri defendo de la civitaj rajtoj ACLU engaĝiĝis en leĝan proceduron kontraŭ tiu registara praktiko, kiun ili opinias malobservado de la konstitucio de Usono.     

En Tvitero, la ĵurnalisto Chris Hayes diskonigis eltiraĵojn de la plendo, en kiuj estas priskribitaj pluraj kazoj de apartigo, kiel tiu de Miriam, veninta de Honduro. Ŝi asertas, ke ŝi estis apartigita de sia bebo dekmonata, kaj ke ŝi ne vidis ĝin dum pli ol monato. En marto, proceso de la ACLU ebligis rekunigi kongan azilpetantan patrinon kun ŝia filino sepjara. 

La nova politiko, enkondukita de la ministrejo pri Justico konsideras, ke kontraŭleĝa trapaso de la landlimo estas krimo, kaj ne civila delikto, kiel antaŭe. La plenkreskuloj estas do enkarcerigitaj, kaj ne lokitaj en detencentroj, dum okupiĝas pri la infanoj alia administrejo.      

Intervjuita de MSNBC, advokato de la ACLU diris, ke «tio estas la plej nehumana afero», kiun li vidis en 25 jaroj da laboro pri migrantaj rajtoj.

«Mi alparolas tiujn patrinojn. Ili priskribas siajn gefilojn, kiam ili kriegas «panjo, paĉjo, ne lasu ilin forporti min»».

Antaŭ kelkaj tagoj, la ĉefo de la kabineto de la Blanka Domo John Kelly defendis tiun praktikon asertante, ke temas pri efika malinstigo, kaj ke la infanoj estos «lokitaj en infanloĝejoj aŭ aliaj fakaj establaĵoj».     

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }