Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 mai 2018 6 05 /05 /mai /2018 15:57

05/05/2018

La registaro de Donald Trump anoncis la finon de la statuso de portempa protektado, el kiu profitis la Honduranoj, nova grupo da senlegitimiluloj minacitaj je elpelado.

Post la Salvadoranoj, haitianoj, Nikaragvanoj, aŭ Sudananoj kaj Nepalanoj, nun la 86 000 nacianoj de Honduro sur la usona teritorio, estos senigitaj je sia statuso de protektado, fare la registaro Trump. Ili apartenas al la «lasta grupo, kiu rezidas tie de antaŭlonge. Ili  frontas nun perspektivon de forpelado al sia origina lando, kie la situacio malfacilas», raportas Los Angeles Times.

La usona ministrino pri Enlanda sekureco, Kirstjen Nielsen, anoncis vendredon 4an de majo, ke la Honduranoj ĉesos en januaro 2020, profiti la programon de la statuso de portempa protektado, kreita de la Usona kongreso por la personoj, kiuj devenas de landoj, kiuj suferas pri milito aŭ naturaj katastrofoj. Tiu protekta statuso estis atribuita al la Honduranoj en 1999, du monatojn post la detrua trapasado de uragano.

«La antaŭaj registaroj plurfoje plilongigis la programon por lando kiel Honduro, kiuj plu spertas ekstreman perforton, kaj kutiman politikan malstabilecon», memorigas la kalifornia ĵurnalo. Tamen, «la registaro Trump estis multe pli severa nun, kiam la programo ne plu konsistigas konstantan permeson restadi en Usono». Sume, «la registaro ordonis al pli ol 300 000 personoj, ke ili reiru al sia origina patrio post du jaroj kaj duono».       

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }