Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 mai 2018 3 23 /05 /mai /2018 20:52

23/05/2018

Bildo: lernejaninoj kovras sian vizaĝon por protekti sin kontraŭ poluado en Nov-Delhio (Barato), la 8an de novembro 2017.

SAJJAD HUSSAIN / AFP 

Tio reprezentas pli altan nombron ol la nombro da viktimoj de vojakcidentoj, aidoso, tuberkulozo kaj diabeto sumigitaj.

Ni timas aerpoluadon, ĉar ĝi kontribuas al la klimata varmiĝo de la planedo. Sed ĝi ankaŭ devus timigi pro ties rektaj konsekvencoj, kelkfoje nekonataj: ĝi mortigas ĉiujare 7 milionojn da personoj en la mondo, mencias la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) en jara bilanco (en la angla), publikigita merkredon 2an de majo.

Tiu nombro kreskas: la lasta bilanco publikigita en 2016 menciis 6,5 milionojn da mortoj ĉiujare. La nombro da mortintoj ligitaj al la enhejma poluado – pro interalie fornoj kaj hejtiloj – malkreskis de 4,3 ĝis 3,8 milionoj, la mortintoj kaŭzitaj de la ekstera aero eksplodis, de 3 ĝis 4,2 milionoj. 

 

Naŭ homoj el dek spiras poluitan aeron.  

Tiuj mortoj ne tuŝas la tutan mondon egalmaniere: 90% inter ili okazas en landoj kun malaltaj aŭ mezaj mongajnoj, eksplikas la MOS, ĉefe en Azio kaj Afriko.

La organizaĵo ligita kun UN emfazas alian nombron: naŭ loĝantoj de la planedo el dek, spiras aeron «kiu enhavas altajn nivelojn da poluiloj». La aeroj plej poluitaj en la mondo troviĝas en Mez-Oriento kaj Sud-orienta Azio.   

Tiu poluado estas konsiderata de la MOS kiel grava faktoro de netransdoneblaj malsanoj. La raporto mencias, ke 24% el la mortoj estas ligitaj al kormalsanoj kaj 29% al pulmokancero.

neniammilitointerni - dans Sandetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }