Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 mai 2018 5 11 /05 /mai /2018 21:07

11/05/2018

Nura Husajn Hammad, devigita de sia patro edziniĝi je la aĝo de 16 jaroj, mortigis sian edzon por defendi sin kontraŭ seksperforto. La NRO postulas nuligon de la kondamno.

Akuzata, ke ŝi mortigis sian edzon en legitima defendo, sudananino 19-jara estis mortokondamnita. Tamen, Nura Husajn Hammad estas «viktimo, kaj la puno decidita kontraŭ ŝi estas el netolerebla krueleco», deklaris ĵaŭdon 10an de majo la ĝenerala kun-direktoro de Internacia Amnestio, Seif Magango, kiu postulis novan proceson.    

«Mortopuno estas la puno plej kruela, nehumana kaj malnobliga. Apliki ĝin al viktimo nur emfazas la nekapablon de la sudanaj aŭtoritatoj agnoski la perforton, pri kio ŝi suferis». 

La junulino estis mortokondamnita, ĉar ŝi mortigis sian edzon, Abdulrahman Hammad. Ŝia patro devigis ŝin edziniĝi kun li je la aĝo de 16 jaroj, la sudana leĝo fakte permesas geedziĝon de la infanoj pli ol 10-jaraj.

«La sudanaj aŭtoritatoj nuligu tiun kondamnon senkonteste nejustan, kaj certiĝi, ke Nura havos rajton al nova proceso, justa, kiu enkalkulas tiujn specifajn cirkonstancojn», petas Internacia Amnestio.

 

Ŝi estis kondukita al la policejo fare de ŝia patro. 

En aprilo 2017, la junulino devis, post fino de ŝiaj duagradaj lernadoj, translokiĝi ĉe sian edzon. Sed kiam Nura Husajn rifuzis konsumi sian edziniĝon, lia edzo alvokis du el siaj fratoj kaj kuzon, ke ili helpu lin seksperforti ŝin, eksplikis la NRO.

«La 2an de majo 2017, la tri viroj tenis Nura Husajn, dum Abdulrahman seksperfortis ŝin. Tagon poste, li denove provis seksperforti ŝin, sed ŝi sukcesis fuĝi al la kuirejo, kie ŝi ekprenis tranĉilon. En la kverelego kiu sekvis, S° Abdulrahman mortis pro tranĉilfrapoj», eksplikis sama informfonto.   

Nura Husajn do reiris al sia hejmo kaj ŝia patro kondukis ŝin al policejo. Dum ŝia proceso en julio 2017, la tribunalo de Omdurman deklaris ŝin kulpa pri «memvola hommortigo», post aplikado de malnova leĝo, kiu ne agnoskas edzecan seksperforton. De tiam, ŝi estas enkarcerigita en malliberejo por virinoj.  

Dum la lastaj jaroj, NROj kaj aktivuloj pri virinaj rajtoj multobligis la kampanojn kontraŭ tiuj truditaj edziĝoj, koncerne interalie la neplenaĝulinojn, kio estas kutima afero en Sudano. 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }