Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 mai 2018 1 21 /05 /mai /2018 20:05

21/05/2018

Du ĉefoj de la Universitato Gaston Berger (UGB) de Saint-Louis norde de Senegalo estis eksigitaj post la morto de studento dum kolizioj kun la ĝendarmoj. 

Pasintan sabaton, la senegala prezidento Macky Sall eloficigis du ĉefojn, inter kiuj la rektoro, en universitato norde de la lando, kie studento estis mortigita ĉi-semajne dum kolizioj inter studentoj kaj ĝendarmoj, anoncis oficiala informfonto.

La rektoro kaj la direktoro de la laborcentro de la Universitato Gaston Berger (UGB) de Saint-Louis, respektive Baydallaye Kâne kaj Ibrahima Diao, estis anstataŭigitaj per Ousmane Thiaré kaj Papa Ibrahima Faye, laŭ prezidenta dekreto publikigita sabaton.

La eksigo de la du ĉefoj de la UGB okazas post la morto mardon de studento, dum alfrontiĝoj kun la ĝendarmoj. La studentoj de UGB, kiuj postulis la pagon de siaj stipendioj, volis manĝi senpage en la universitataj restoracioj. La rektorejo tiam alvokis la ĝendarmojn por malhelpi tiun agadon, kio kaŭzis tumultojn, laŭ la aŭtoritatoj.

        

Ondo da emocio en la lando 

Studentaj organizaĵoj poste petis la demision de la rektoro de la UGB kaj de la ministroj pri internaj aferoj, Ali Ngouye Ndiaye, kaj pri supera instruado, Marytew Niane.

La mortigita studento de la UGB, Mouhamadou Fallou Sène, 25-jara edziĝinta kaj patro de knabo, «mortis post vundo per armilo», asertis merkredon al la amasinformiloj la prokuroro de Saint-Louis, Ibrahima Ndoye. La enketo pri tiu incidento estos finita plej malfrue dimanĉon, diris S° Ndoye.

La morto de Mouhamadou Fallou Sène estigis scenejojn de kolizioj ĉi-semajne en pluraj publikaj universitatoj en Senegalo. Pluraj publikaj konstruaĵoj estis damaĝitaj en Dakaro, Ziginĉor (sudo) kaj Saint-Louis interalie.

La morto de studento, malofta en Senegalo, estigis ondon da emocio en la lando. Ambaŭ kazoj de morto de studentoj, mortigitaj en la lando dum alfrontiĝoj kun la ĝendarmoj okazis en 2001 kaj 2014, ĉe la universitato Cheikh Anta Diop de Dakaro

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }