Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 mai 2018 4 10 /05 /mai /2018 19:42

10/05/2018

La 5an de majo, dum opozicio paceme kolektiĝis por protesti du tagojn antaŭ la investituro de la prezidento Vladimir Putin, neidentigitaj viroj disigis perforte la manifestaciantojn. Moskvo kaj 100 aliaj rusiaj urboj estas koncernataj. 

La perforta disigo de la kolektiĝo de la opozicio estas skandala. La rusiaj aŭtoritatoj denove rifuzis permesi tiujn manifestaciojn, kaj poste uzis tiun malpermeson kiel pretekston por subpremi tiujn, kiuj kolektiĝis en Moskvo kaj aliloke.

Eĉ pli grave, la polico tute ne intervenis, kiam neidentigitaj viroj atakis la manifestaciantojn en Moskvo. La demando estas: kial tiuj viroj vestitaj per «kozakaj» uniformoj ricevis permeson uzadi perforton? Tiu demando ĝis nun ne ricevis respondon.

La aŭtoritatoj devas liberigi ĉiujn pacemajn manifestaciantojn arestitajn, kaj plenumi enketon sendependan, kompletan kaj efikan pri la uzado de forto fare de la polico, kaj pri la agresoj – favorigitaj per neagado de la polico – de «Kozakoj» kontraŭ la manifestaciantoj.

 

REAGO DE LA AŬTORITATOJ MISPROPORCIA  

Ni rekte atestis pri la perfortaĵoj plenumitaj de neidentigitaj viroj, surhavante «kozakajn» uniformojn kontraŭ pacemaj manifestaciantoj, malgraŭ foresto de provokoj.

Kelkaj kolizioj okazis inter manifestaciantoj kaj policistoj en Moskvo, sed la kolektiĝoj estis ĝenerale pacemaj, kaj uzado de perforto kontraŭ la partoprenantoj montriĝis misproporcie.

Lau la amasinformiloj, almenaŭ manifestacianto estis grave vundita ĉe la kapo, post frapo de policistoj. Krome, neplenaĝuloj estis arestitaj el arbitra maniero marĝene de la manifestacio.  

Kolektiĝoj de la opozicio kun slogano «Li ne estas nia caro» estis organizitaj en pli ol 100 urboj. Plejparte ne ricevis permeson de la surlokaj aŭtoritatoj.     

Laŭ la retejo de defendo de la homaj rajtoj OVD-Info, pli ol 1 300 personoj estis arestitaj en la tuta lando, inter kiuj almenaŭ 573 en Moskvo.

El https://rupression.com/:

Forkaptadoj, elektrokutoj, draŝadoj; la FSB fabrikas falsajn aferojn de terorismo kontraŭ kontraŭfaŝistoj 

Aŭtune de la jaro 2017, 6 personoj estis arestitaj en Penza, kaj por kelkaj el ili, armiloj estis enŝovitaj en iliajn aferojn. La FSB (Federacia Sekureca Servo de Rusia Federacio) torturadis kontraŭfaŝistojn ene de la malliberejo, kie ili estis enkarcerigitaj antaŭ la proceso: elektrokutoj ĉe diversaj korpopartoj, draŝado, pendumado kapon malsupren.  

Dum tiuj torturaj seancoj, la provosestroj devigis ilin lernadi parkere konfesojn skribitajn de la FSB.  Ili estis truditaj agnoski sian apartenon al terorisma organizaĵo nomita «La reto». Fine de januaro 2018, du aliaj kontraŭfaŝistoj estis arestitaj en Sankt-Peterburgo. Ankaŭ ili estis batitaj, torturitaj kaj devigitaj konfesi sian apartenon al tiu organizaĵo.

Fabrikante falsajn pruvojn kaj torturante, la FSB ellaboras kontraŭ-terorisman aferon kontraŭ kontraŭfaŝistoj. La FSB gurdas, ke tiuj malliberuloj planis atakojn per eksplodiloj dum la prezidenteca baloto kaj la futbala mondpokalo. Cio ĉi por laŭdire «skui la homamason cele al malstabileco de la lando» kaj instigi armitan ribelon.

Nun, sep kontraŭfaŝistoj estas malliberigitaj. Alia esta hejmarestita. Ili riskas ĝis dek jaroj da malliberejo. Ekde kiam tiujn eventojn eksciis multaj homoj, solidareca agado okazis en Rusio kaj aliaj landoj. Tamen tiu agado okazigis novajn arestadojn. Ankaŭ la partoprenintoj en Moskvo estis arestitaj kaj estas persekutataj ĉe tribunaloj.

Kadre de tiu afero, aktivuloj de Ĉeljabinsk (alia rusia urbo) estis enkarcerigitaj elektrokutitaj, kaj persekutataj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }