
15/05/2018
Bido: Internacia Amnestio denuncas «fian malobservadon» de la homaj rajtoj. Unuaj medicinaj raportoj cititaj de Internacia Amnestio indikas, ke «dekoj da personoj estis trafitaj ĉe la kapo aŭ brusto».
Tiun lundan 14an de majo, 59 personoj mortis dum perfortaĵoj laŭlonge de la apartiga barilo inter Israelo kaj la palestina enklavo. Perfortaĵoj estigis ankaŭ pli ol 2 400 vunditojn. La sola kulpinto laŭ Vaŝingtono estas la Hamaso, al kiu la Blanka Domo kaj la israela registaro imputas la kulpon de tiu intensiĝo de perforto.
Sed kelkaj observantoj opinias, ke tiu konkludo estas iom tro rapida, kaj ke temas ĉefe pri populara mobilizado.
«La terorisma organizaĵo Hamaso proklamas, ke ĝi volas detrui Israelon, kaj tiucele sendas milojn da personoj, por malfermi breĉon en la sekureca barilo». Per tiuj vortoj, la israela Ĉefministro Benjamin Netanjahu pravigis uzadon de la forto en Gaza Sektoro, fingromontrante la kulpon de la Hamaso en la perfortaĵoj.
«Inter tiuj manifestaciantoj troviĝas multaj membroj de la Hamaso, kies celo estas eniri en Israelon por tie plenumadi perfortajn agojn», opinias Emmanuel Naŝhon, porparolanto de la israela ministrejo pri Eksterlandaj aferoj.
La diplomato asertas, ke la israelaj sekurecaj fortoj provas «celi la teroristojn de la Hamaso», sed li precizigas, ke tiuj ĉi «kaŝiĝas inter la loĝantaro. De longe ili estas instigataj al perforto kontraŭ Israelo, kaj provas entrudiĝi, detruadi la landlimojn kaj okupacii teritorion, kiu ne estas ilia».
Vaŝingtono samopinias. «Pri tiuj mortoj kulpas la Hamaso», deklaris Raj Ŝah, kunporparolanto de la usona prezidenteco. Li opinias, ke la organizaĵo «intence kaj cinike» provokis tiun respondon de Israelo.
Civita socio kaj palestinaj frakcioj
La Hamaso fakte liveras decidigan helpon kaj subtenon al la mobilizado, ĉar nenio povas okazi en Gaza sektoro sen ĝia konsento. La ĵurnalisto Guilhem Delteil tamen konstatas, ke en la manifestacioj, flagoj de la Hamaso ne ĉeestas, nek tiuj de la Islama Jihad, nek tiu de la Fatah.
Surloke, tiu movado aperas nepolitika. Ĝi aliparte estis iniciatita de aktivulo de la civita socio, kaj ties organiza komitato konsistas el organizaĵoj de la civita socio kaj de ĉiuj palestinaj frakcioj.
Male al tio, kion asertas la israelaj aŭtoritatoj, kiuj imputas de la komenciĝo la kulpecon de la movado al la sola Hamaso, la esploristo Nicolas Dot-Pouillard, el la Franca instituto de Proksima Oriento en Bejruto opinias, ke tiu mobilizado ne estas «reduktebla al nura strategio de la Hamaso». Interalie ĉar «ĉiuj palestinaj frakcioj subtenas tiun mobilizadon». La Hamaso estas parto el ili, sed ankaŭ «la Fatah, la palestina maldekstro kaj aliaj organizaĵoj».
«Sufiĉe vasta populara movado»
Aliparte, la esploristo substrekas, ke tiuj manifestacioj «amasigas milojn, dekojn da miloj da manifestaciantoj, kiuj devenas jen de politikaj partioj, jen de NROj. Aliaj apartenas al neniaj asocioj, sindikatoj, aŭ politikaj partioj». Laŭ la specialisto pri Proksima Oriento, temas pri «populara movado sufiĉe vasta, kiu mobiliziĝis ankaŭ antaŭe, en la sociaj retoj».
18/11/2012
Gazao : kvin jarojn da ekonomia blokado
http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-gazao-kvin-jaroj-de-ekonomia-blokado-112582707.html
27/04/2014
Gazao : la kaptita loĝantaro havas neniun lokon por iri
28/02/2015
Gazao ne estos rekonstruita antaŭ la jaro 2115
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/02/gazao-ne-estos-rekonstruita-antau-la-jaro-2115.html
09/07/2016
Gazao/Israelo : 2 jarojn post la operaco protekta bordo, la viktimoj ne ankoraŭ akiris justecon
24/05/2017
Gaza Sektoro: Vivteni sin sub blokado
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/05/gaza-sektoro-vivteni-sin-sub-blokado.html
15/07/2017
Gazao: La humanitara situacio difektiĝas
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/07/gazao-la-humanitara-situacio-difektigas.html
02/04/2018
Perfortoj en Gazao: Israelo rifuzas sendependan enketon post la morto de 17 Palestinanoj
17/04/2018
Palestinaj teritorioj: miloj da manifestaciantoj subtene al la malliberuloj