
29/05/2018
Nikaragvo spertas sian 42an tagon da krizo. La bilanco de la kontraŭ-registaraj manifestacioj atingas 86 mortintojn kaj pli ol 860 vunditojn.
La opozicio kaj la prezidento Daniel Ortega tamen akordiĝis hieraŭ por restarigi la dialogon pri «demokratigo de la reĝimo» interŝanĝe kontraŭ parta interrompo de la vojbariloj.
Ili postulis ankaŭ finon de ĉiaj perfortaĵoj, elvokante la rajton manifestacii pace.
Ili kondamnis la incendion de la sidejo de la por-registara radiokanalo Radio Ya, kiu okazis hieraŭ, kaj ankaŭ la represion kontraŭ studentoj de la Inĝeniera lernejo de Managvo. Alfrontiĝoj fakte kontraŭstarigis studentojn de tiu universitato al la kontraŭ-ribelaj trupoj, centre de la ĉefurbo.
La manifestaciantoj postulas demision de Daniel Ortega, kaj la opozicio petas interalie anticipon de la prezidenteca baloto, antaŭvidita en 2021.
La registaro tamen forpuŝas tiun ideon, kiun ĝi kvalifas «kalendaro favore al puĉo».
La reformo de la sistemo pri sociala sekureco estis la evento, kiu provokis tiun movadon, pasintan 18an de aprilo.
21/04/2018
Nikaragvo: manifestacioj okazigis almenaŭ dek mortintojn
26/04/2018
Nikaragvo: almenaŭ 34 mortintoj en semajno dum manifestacioj kontraŭ la registaro
08/05/2018
Nikaragvo: masakro okazigis pli ol 45 mortinojn dum manifestacioj
