
16/05/2018
Ĉi-lunde, tuta kvartalo en Jerusalemo estis senhoma …
Dum tuta areo de la urbo estis ĉirkaŭita pro sekurecaj kialoj, ĉirkaŭ 200 manifestaciantoj tamen manifestaciis kontraŭ la inaŭguro de la usona ambasadejo en la Sankta Urbo.
Inter ili, ĉeestis pluraj membroj de la Knesset, la Parlamento de la Israela Ŝtato, kiuj deziris elmontri sian subtenon al la Palestinanoj, dum dekoj inter ili estis mortigitaj fare de israelaj soldatoj en Gaza sektoro.
«Jerusalemo estas palestina. Agadi tiel, provante pruvi, ke ĉio estas unuigita sub la suvereneco de Israelo estas neakcepteble por ni! Netanjahu kaj Trump volas montri al la mondo, ke ĉiuj festas, sed tio ne estas vere, ĉefe kiam masakro okazas en Gazao», substrekas Ayada Toma, araba-israelanino de la Knesset.
Ariz Pletŝar, Israelano membro de la grupo «All that's left», deziras kredi pri ĝenerala ekkonsciiĝo:
«Pli kaj pli da Israelanoj kaj judoj en la mondo konsciiĝas, ke la okupacio estas malmorala kaj neeltenebla. Ili volas konstruadi komunan estontecon kun la Palestinanoj ĉi tie, kun justico, libereco kaj digneco por ĉiuj»
La israela polico perforte forpuŝis la manifestaciantojn, kaj dek kvar el ili estis arestitaj.
Aliaj por-palestinaj manifestacioj okazis ankaŭ en la regiono, interalie inter Jerusalemo kaj Bet-Leĥem, kaj en la urboj Hebrono kaj Ramalaho, kelkajn kilometrojn for de Jerusalem.

16/05/2018
Perfortaĵoj en Gazao : kian rolon ludas la Hamaso en la protestmovado?http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/05/perfortajoj-en-gazao-kian-rolon-ludas-la-hamaso-en-la-protestmovado.html
