Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 mai 2018 4 31 /05 /mai /2018 20:19

31/05/2018

Bildo. Manifestacio kontraŭ la rigorecaj aranĝoj antaŭviditaj de la greka registaro, la 30an de majo 2018 en Ateno. REUTERS/Alkis Konstantinidis 

En Grekio, la fino de la memorandoj estas antaŭviditaj en aŭgusto. La registaro do rapidas efektivigi la 88an necesan aranĝon, por akiri akordon pri la kvara parto de la help-programo antaŭ meze de junio.

Sed la registaro tamen devos ŝparadi 2% el sia malneta enlanda produkto (MEP) en 2019 malaltigante la pensiojn kaj altigante la impostojn. La grekoj, sufokitaj, surstratiĝis por manifestacii post pluraj sinsekvaj ĝeneralaj strikoj, alvoke de la privataj kaj publikaj sindikataj federacioj.  

Sur la placo Klathmonos, en Ateno, blankhara virino kontemplas la defiladon. Aĝa je 65 jaroj, ŝi rakontas, ke ŝi laboris ĉe la nacia aerkompanio. Ŝia pensio laŭ ŝi malaltiĝis je 35%.

«Hodiaŭ, mi manifestacias kontraŭ la politiko de la registaro, kiu ruinigas niajn mongajnojn, niajn pensiojn, nian sansistemon, nian eduksistemon. Nenio funkcias plu ĝuste», ŝi eksplikas.

Laŭ ŝi, la fino de la memorandoj estas malproksime. Kiel eksplikas Giorgos Stavrou, prezidento de la Unuiĝo de la pensiuloj de la aerkompanioj, kelkaj aranĝoj estas planitaj post 2018.

«En 2019, la registaro aplikos leĝon, kiu kondukos al eĉ pli altaj detranĉoj en la pensioj, ĝis 30%, t.e ĝis malpli ol 450 eŭroj, dum hodiaŭ la averaĝa pensio en Grekio atingas ĉirkaŭ 700 eŭrojn», li denuncas.

Alexis Tsipras ofte ĝojas pri la fino de la helpoplanoj, antaŭvidita fine de aŭgusto. En parolado ĉe la ĝenerala asembleo de la greka federacio de la entreprenoj, la greka Ĉefministro montriĝis plu singarde. «Eliro el la memorandoj ne ŝanĝos vian ĉiutagan vivon el impresa kaj subita maniero», li avertis.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }