
22/05/2018
Bildo: Uzantoj kaj fervojistoj por publika trajno
Kvalito de la servoj - sekureco - fidindeco
La francaj fervojistoj esprimis sian fortan malakceptadon de la reformo de la fervoja sistemo, kiu kondukas al privatigo. Ili amase partoprenis al la naciaj mobilizadoj. La registaro elektis ne malfermi seriozajn intertraktadojn kun ili. La sindikatoj volas garantii altajn socialajn normojn, ene de estonta publika unuiĝinta grupo en la fervoja sektoro. La sindikatoj asertas, ke konkurenco ne estas solvo starigita por plibonigi la fervojan sistemon, sed prefere pliriĉigas la entreprenojn kaj la privatajn societojn.
Ili petas de la registaro, ke ĝi malfermu verajn intertraktadojn pri la demandoj kiel la ŝuldo kaj la financado, la relanĉo de la fervojaj transportoj de varoj, la socialaj avantaĝoj, la socialaj rajtoj de la fervojistoj, la organizo de la produkto kaj labortempo. Bonvolu montri vian subtenon, sendante vian mesaĝon al la franca registaro.

Retmesaĝo
Kara ministro,
Mi subtenas la alvokon de la fervojistaj sindikatoj, kaj petegas de vi malfermon de veraj intertraktadoj kun ili, por diskuti pri la problemoj, kiujn ili levis.

Partnerece kun la Internacia Federacio de la transport-laboristoj, tutmonda federacio de 390 sindikatoj, kiuj reprezentas pli ol 19, 7 milionoj da laboristoj en 153 landoj.