Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 mai 2018 7 20 /05 /mai /2018 18:19
© LAURIE DIEFFEMBACQ – BELGA

20/05/2018

En Bruselo, la Geja Fiero okazis ĉi-sabate. Tiu fiero-marŝado okazis por la 23a fojo.

Inter tiuj, kiuj venis defiladi, troviĝis samseksemuloj, kiuj fuĝis Turkion, kie ekskludo estas kutima. Tiu viro ekzemple akiris politikan azilon en Belgio:

«En Turkio, mi suferis familian, socian kaj politikan premon. Mi spertis problemojn sur la stratoj, kaj la polico ne helpis min».

Meriç, veninta de Istanbulo, studas en Bruselo kadre de la programo Erasmus. Laŭ ŝi, la premo kreskis kontraŭ la samseksemuloj, tiujn lastajn jarojn. «Post la provo de puĉo en Turkio, la registaro dekretis urĝan staton. Tiamaniere, ili povas pli facile subpremi la manifestaciojn kaj eventojn».

En sia raporto publikigita antaŭ monato, Internacia Amnestio atentigas pri la damaĝoj kontraŭ la homaj rajtoj en Turkio. Multaj nacianoj perdis sian laboron, multaj aliaj estas en malliberejo.   

«Turkio estis unu el la unuaj islamaj landoj, kiuj interalie permesis la Gejan Fieron», raportas Jenny Vanderlinden, kunorganizantino por Turkio ĉe Internacia Amnestio-Belgio. «Sed hodiaŭ, tiuj marŝadoj estas malpermesataj. La prezidento Erdoğan eĉ deklaris al la amasinformiloj, ke samseksemo estas malakordigebla kun la islamaj principoj».

Ankaŭ la vic-ĉefministro de la eŭropa komisiono Frans Timmermans partoprenis la marŝadon.

«Vi povas konstati, ke ni faris egan antaŭenpaŝon koncerne egalecon kaj rajtojn de la samseksemuloj. Tamen multaj malakceptadoj, konservatismoj kaj malamegoj daŭras kontraŭ personoj malsamaj, interalie samseksemuloj, kaj ni devas lukti kontraŭ tio».           

En 2012, viro 32-jara estis murdita en Lieĝo, Belgio, pro sia samseksemeco.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }