
24/05/2018
Sude de Barato, manifestacioj kontraŭ plivastigo de kupro-fandejo estis perforte subpremita de la polico. Kolizioj inter policistoj kaj pluraj miloj da manifestaciantoj daŭris ĝis merkrede. De post mardo, ili okazigis pli ol dekon da mortintoj. La surloka loĝantaro denuncas de monatoj la poluadon de aero kaj akvoj estigitan de uzino, kiu apartenas al la brita multnacia firmao Vedanta. Tiu afero ripetiĝas en Barato, kie la mediaj normoj estas kutime malobservataj profite al la grandaj industriaj projektoj.
Tuticorin tumultiĝas de post mardo. La interrompo de la projekto pri plivastigo de la fandejo de la grupo Sterlite Industries, filio de Vedanta, ne trankviligis la etoson en tiu havena urbeto ekstremsude de Barato. La policistoj denove pafadis, okazigante plian mortinton, dum la manifestaciantoj denove incendiis plurajn veturilojn.
Multaj barataj politikistoj denuncis en la amasinformiloj kaj la sociaj retoj la reagon de la polico, kiu pafis per veraj kugloj al la homamaso. Mardon, dekoj da miloj da manifestaciantoj surstratiĝis, atakis policajn veturilojn, plurajn registarajn konstruaĵojn kaj restadan kvartalon, kie loĝas la laboristoj de Vedanta. La uzino, unu el la plej gravaj en Barato, estas fermita de preskaŭ du monatoj kaj plu restos tia almenaŭ ĝis la 6a de junio. La surloka aŭtoritato pri kontrolo de la poluado asertas siaflanke, ke la uzino ne respektas la internaciajn normojn.
En 2013, la registaro de Tamilnado ordonis la fermadon de tiu uzino post likado de toksa gaso. Vedanta sukcesis apelacii kontraŭ tiu justica decido, sed estis kondamnita pagi monpunon je 12,5 milionoj da eŭroj.