
05/04/2018
Bildo: terkultivistino apud tabak-kampo en farmbieno, oriente de Zimbabvo © 2017 REUTERS/Siphiwe Sibeko
En Zimbabvo, la laboro en la tabak-sektoro minacas la sanon interalie de la infanoj.
En raporto publikigita de Human Rights Watch, la infanoj kaj plenkreskuloj, kiuj laboras en la tabakplantejoj estas submetataj al gravaj riskoj pri sano kaj malobservadoj de la laborajto.
La organizaĵo lanĉis ĉi-teme alarmon al la zimbabva registaro, ke ĝi decidu drastajn aranĝojn por protekti la tabak-laboristojn.
Submetataj al toksaj pesticidoj kaj nikotino, multaj el tiuj infanoj suferas pri venenaj simptomoj pro kontakto kun tabak-folioj.
Tiu maltrankviliga situacio pri la laboro de la infanoj kaj aliaj malobservadoj de la homaj rajtoj makulas la kontribuojn de la tabak-industrio en la ekonomia kreskado de la lando.
En 2014, Human Rights Watch komparis tiun situacion en Zimbabvo kun la laborkondiĉoj en aliaj landoj, interalie en Usono, kaj alvokas nun la registarojn al agado.

http://fr.africanews.com/2018/04/05/zimbabwe-le-travail-du-tabac-empoisonne-les-enfants-hrw/
https://www.youtube.com/watch?v=fpSQkwYLekU