Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 avril 2018 5 06 /04 /avril /2018 21:03

06/04/2018

Bildo: La disidento Nguyen Van Dai fronte al siaj juĝistoj, la 5an de aprilo 2018. VNA/Lam Khanh via REUTERS    

Ses vjetnamaj disidentoj, inter kiuj fama advokato, estis kondamnitaj pasintan ĵaŭdon al sep ĝis dek kvin jaroj da malliberejo pro «provo de puĉo» kontraŭ la registaro de la «komunisma» reĝimo, plej gravaj punoj de tiuj lastaj jaroj.

La ses akuzitoj, kiuj riskis mortopunon, estas ligitaj al disidenta grupo, nomata "Frateco por la demokratio", kiu certigas, ke ĝi havas reton da opoziciantoj en la tuta lando.

Ili estis akuzataj, ke ili organizadis formadon pri la homaj rajtoj, ke ili agadis favore al multpartia sistemo, kaj ricevis eksterlandajn monsubtenojn, laŭ la akuza akto.

La advokato Nguyen Van Dai, 48-jaraĝa, estas enkarcerigita de decembro 2015. Li estis arestita post partopreno al kunveno pri la homaj rajtoj kun respondeculoj de Eŭropa Unio en Hanojo.

Otto Volgenant, el la NRO "Advokatoj por advokatoj" konstatas, ke la represio kontraŭ la opoziciantoj kreskadas. «La komitato de UN pri la arbitraj enkarcerigoj jam esprimis sian opinion pri la kazo Nguyen Van Dai, kaj deklaris, ke li estu liberigita. Li tamen estis kondamnita je 15 jaroj da malliberejo kaj 5 jaroj da hejmaresto. Evidentas, ke la vjetnama registaro ne aŭskultas la internaciajn organizaĵojn, premgrupojn, NROjn, kaj la aliajn landojn... Ili faras laŭ sia volo [...] La kazo de Nguyen Van Dai tute ne estas unika, tio estas ĝenerala tendenco pri la homaj rajtoj».   

 

Disigita manifestacio 

Frumatene, pluraj manifestaciantoj estis arestitaj de policistoj civilvestitaj, dum ili paŝadis al la tribunalo.

«Demokratio ne estas krimo», «Kontraŭstaru neŭtraligon de la Frateco por demokratio», estis legeble sur la afiŝtabuloj svingitaj de la dekoj da personoj, kiuj partoprenis al tiu defilado, malofte en lando, kie manifestacii estas malpermesite.    

Ilia marŝado estis bruske haltigita fare de policistoj multnombre mobilizataj okaze de tiu grava proceso. En tiu lando, la amasinformiloj tute estas kontrolataj de la Ŝtato. 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }