
27/04/2018
En Sud-Afriko, miloj da personoj manifestaciis kontraŭ starigo de minimuma salajro konsiderata kiel tro malalta, kaj kontraŭ novaj leĝoj, kiuj limigas la strikrajton.
La sindikato SAFTU, dua sindikata federacio de la lando, kontraŭstaras la regantan ANK, je origino de tiu strikmovado.
Tiu konfederacio enkalkulas preskaŭ 800 000 membrojn kaj ĉi-merkrede, miloj da ili protestis kontraŭ la starigo venontmonate, de minimuma salajro. Ili postulas pli ol trioble la sumon proponatan de la registaro.
La 1-an de majo, la minimuma salajro devos atingi po 1 dolaron kaj 60 centojn hore, «tio estas honto, salajro de sklavo», kriis la manifestaciantoj.
La prezidento Cyril Ramaphosa kaj ties subtenoj asertas, ke tio devus ebligi redukton de la neegalecoj, kaj relanĉi la stagnantan ekonomion.
Kelkaj dungantoj maltrankviliĝas siaflanke, ke ili estos devigataj pli bone pagi siajn salajrulojn. Kelkaj asertas, ke ili ne kapablos tion, kaj ke tiu aranĝo altigos la nombron de senlaboruloj, jam tre altan.
Sed la strikantoj asertas, ke ili ne cedos, kaj ke ili ja bezonas pli altajn salajrojn.
Ili ankaŭ denuncis adopton de novaj leĝoj, kiuj limigas laŭ ili la strikrajton.
Tiuj manifestacioj konsistigas la unuan gravan socian movadon, kiun alfrontiĝas la prezidento Cyril Ramaphosa, eks-sindikatano fariĝinta fama aferisto, dum li alfrontas ankaŭ perfortan protestmovadon nord-okcidente de la lando.
