Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 avril 2018 7 08 /04 /avril /2018 18:25

08/04/2018

Laŭ blankaj kaskoj, kiuj agadas surterene, toksaj gasoj ŝajne estis uzataj en Orienta Ĥuto. En daŭro de 24 horoj, 70 personoj mortis dum bombardoj.

La bomboj de la siria reĝimo ĵus falis sur la ribelan urbon Duma. Sukuristoj filmas, antaŭenpaŝas en opaka fumo. En la ruinaĵoj troviĝas terurigitaj elsaviĝintoj, kiel tiu virino kaj ties infanoj, konsternitaj. La vunditoj estas enurĝe evakuitaj al la malsanulejoj de la urbo. La infanoj ricevas ĉi tie spirhelpon. La blankaj kaskoj, organizaĵo de siriaj sukuristoj, elvokas dekojn da kazoj de sufokado. Ili denuncas kemiajn atakojn. Tiuj akuzoj estis tuj rebatitaj de Damasko kaj ties rusia aliancano.

   

1 600 civiluloj mortis de post mez-februaro 

Post 10 tagoj da batalhaltigo, la siria reĝimo rekomencis vendredon sian ofensivon kontraŭ Duma, lasta influareo de la ribelantoj en la regiono Orienta Ĥuto. Ĉirkaŭ 10 000 lastaj ribelaj batalantoj plu rifuĝas ĉi tie, post pluraj evakuadoj kunaranĝitaj de Rusio. Ĉi-dimanĉon 8an de aprilo matene, la bombardoj rekomenciĝis kontraŭ la urbo: 1 600 civiluloj jam mortis depost la komenco de la mez-februara ofensivo en la regiono.      

04/05/2017

Sirio: kemiaj armiloj kontraŭ la civiluloj, Human Right Watch esprimiĝas siavice

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/05/sirio-kemiaj-armiloj-kontrau-la-civiluloj-human-right-watch-esprimigas-siavice.html

28/06/2017

Sirio/Irako: Human Rights Watch denuncas la uzadon de blanka fosforo en Rakka kaj Mosulo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/sirio/irako-human-rights-watch-denuncas-la-uzadon-de-blanka-fosforo-en-rakka-kaj-mosulo.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }