
03/04/2018
Bildo: La 7an de marto 2018 apud Efrîn, tiuj jezidaj virinoj kolektiĝis por manifesti sian subtenon al la kurdaj defendantoj de la YPG. Ili alvenis de Ŝengal, urbo konkerita de la turkoj - Emilie Buzyn/Ciric
Dimanĉon 18an de marto, la siria-kurda urbo estis konkerita de islamistaj grupoj subtenataj de Turkio. 50 000 Jezidoj fuĝis, timante masakrojn kiel en Ŝengal en 2014. La 7an de marto, en vilaĝo apud Efrîn, tiuj jezidaj virinoj kolektiĝis por manifesti sian subtenon al la kurdaj defendantoj de la Taĉmentoj de Protektado de la Popolo (YPG). Ili venis de Ŝengal, urbo konkerita de la Turkoj.
«En nia vilaĝo Qastal Jando, ambaŭ maŭzoleoj estis detruitaj… » Sur la vojo de fuĝo, 5 kilometrojn sude de Efrîn, la voĉo de Abdu Alo, siria Jezido 59-jara, estas dolĉa kaj malĝoja. «Antaŭe, ĉiuj niaj najbaroj, partoprenis niajn religiajn festojn, eĉ la Kurdoj kaj la sunaismaj Araboj», li bedaŭras.
Li aldonas: «Ĉiuj foriris en daŭro de tago por eviti, ke ili forkaptu iun». Abdu Alo scias, ke li neniam revidos sian naskiĝlokon. Efrîn, kurda urbo nord-okcidente de Sirio, estis konkerita pasintan dimanĉon de siriaj islamistoj subtenataj de Turkio.
La 20an de januaro, kiam komenciĝis la operaco «olivarba branĉo», lanĉita de la Turkoj, Qastal Jando estis unu el la unuaj atakitaj vilaĝoj. El tiuj domoj, ni vidis Azaz, influareo de la ĝihadistoj.
Pli ol 150 000 civiluloj evakuitaj
Ja sciante, ke tiuj ĉi ĝihadistoj estas kromrekrutoj de la Turkoj, la jezidaj loĝantoj de Qastal Jando komprenis, ke venas la fino. Ili fuĝis, ĉar ili ne volis, ke ripetiĝu la ekscesoj de Islama Ŝtato dum la somero 2014 en Ŝengal, tiu montaro norde de Irako, kie tutaj vilaĝoj jam estis konkeritaj: viroj ekzekutitaj, virinoj kaj infanoj forkaptitaj.
Antaŭ la milito, Abdu Alo, inĝeniero, vivis kaj laboris en Alepo. Li preferis translokiĝi al sia vilaĝo, kiam la dua urbo de Sirio estis detruita. Same kiel dekoj da miloj da Jezidoj, kiuj antaŭe priloĝis la regionon Efrîn, li nun estas unu el la 150 000 civiluloj evakuitaj de la kurdaj aŭtoritatoj, por eviti la masakron.
Li unue rifuĝis ĉe amiko en Ajn Dara, sude de Efrîn, kie la Jezidoj respektegas la ruinaĵojn de hitita templo 3000-jaraĝa.
La turka aviadilaro bombardis ĝin. «Ni ne plu aŭdacas viziti ĝin, protestas la amiko, kiu gastigis lin. Ankaŭ ne nian templon. La areo estas konstante bombardata».
Tute detruitaj heredaĵoj
«Antaŭ la milito, ni estis 50 000 ĉirkaŭ Efrîn», detaligas Pir Abdulrahman Ŝamo, unu el la ĉefo de la malplimulto, kiu praktikas antaŭ-islaman religion. Renkontita en la jezida kulturcentro de Efrîn, antaŭ la konkero de la urbo, li daŭrigas: «Dum la enlanda milito, 15 000 Jezidoj jam fuĝis Sirion. La invado devigis nun translokiĝi de vilaĝo al vilaĝo, aŭ al Efrîn».
Kaj li listigas la heredaĵojn jam detruitajn fare de la atakintoj dum tiu sinsekvaĵo da fuĝoj: la maŭzoleoj de Qastal Jando, maljuna kastelo de granda familio, la templo de Ajn Dara, ktp …
«Tiu milito celas ĉefe la Jezidojn», indignas la maljuna saĝulo, kun tremetanta mano. «La celo estas malaperigi la kurdan identecon de tiu regiono, ĉar jezidismo estis antaŭe la religio de ĉiuj Kurdoj».
«Internacia silento»
Lia amiko Mahmoud Kalaŝ denuncas «genocidon». «La internacia silento ebligas aliajn ekstermaĵojn. Dum nia religio estas nur paco kaj amo», li koleras. Kvankam kelkaj fuĝintoj povas halti en Alepo, kie plu ekzistas malgranda jezida komunumo – 13 000 laŭ Pir Ŝamo -, plejparte provas atingi nordon de Irako, kaj Eŭropo.
Maloftaj informoj nun alvenas de la teritorioj, okupataj de la islamaj milicoj, subtenataj de Turkio. Jezidoj atestas pri proksimuloj malaperintaj: maljunuloj aŭ familioj ne sukcesis fuĝi.
Videoj cirkuladas. Ili montras barbulojn, batalvestitajn, ridantajn, kiuj suferigas la jezidajn vilaĝanojn terorigitajn pro demandoj pri ilia sciado pri Islamo. «Vi meritas esti masakritaj», minacas batalanto. «Jen la porka foiro», skandas alia, kiu filmas la foiron de jezida vilaĝo.
Alia video montras turkajn kromrekrutojn, kiuj frakasas maŭzoleon. Same kiel en ĉiuj sanktaj jezidaj lokoj, «arbo de deziroj» troviĝas apud la templo. Ĉe ties branĉoj, la fideluloj ligis kolorajn teksaĵojn, por peti ion de Melek-Taŭso, enkorpiĝo de ilia diaĵo. Fine de la video, la ĝihadistoj flamigas la sanktan arbon.