Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 avril 2018 5 20 /04 /avril /2018 09:30

20/04/2018

Antaŭ 75 jaroj, la lastaj judaj vivantoj de la Varsovia geto ribelis.

La 19an de aprilo 1943, la ribelo komenciĝis, kiam la soldatoj de la SS Jürgen Stroop eniras en la geton cele al deportado de la kvardek ĝis kvindek mil judoj al diversaj koncentrejoj, ĉefe Treblinka. La ribelo daŭros preskaŭ tri semajnojn sen espero de venko.

En tiu lasta digneca ago, la ribelantoj do elektis morti starante, armiloj enmane, male al la 300 000 aliaj judoj de la geto, kiu jaron antaŭe, estis amasarestitaj kaj deportitaj al gasĉambroj de la ekstermejo Treblinka.  

Hodiaŭ, 75 jarojn poste, Marian Kalwary, elsaviĝintino de la geto timas reaperon de faŝismo kaj naciismo (suba video en la franca). «Multe da tempo pasis… sed tamen, en multaj familioj, kelkaj plu murmuras, ke Hitler faris multajn malbonajn aĵojn, sed liberigis nin je unu afero: la Judoj», li deklaris dum intervjuo.

La popolribelo de la Varsovia geto restas en la historio, kiel la unua urba ribelo en Eŭropo dominata de la nazia Germanio.

neniammilitointerni - dans Historio
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }