Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 avril 2018 1 02 /04 /avril /2018 20:46

02/04/2018

Israelo forpuŝis la internaciajn alvokojn pri sendependa enketo, post la morto vendredon, de 17 Palestinanoj mortigitaj de la israela armeo, dum manifestacio laŭlonge de la landlimo inter Gazao kaj la hebrea Ŝtato. La uzado de veraj kugloj fare de la israela armeo estas kore de la pridemandoj de la internacia komunumo kaj organizaĵo pri defendo de la homaj rajtoj.   

Vendredo estis la plej mortiga tago en Gaza Sektoro de post la milito de 2014: 17 Palestinanoj estis mortigitaj kaj pli ol 1 400 vunditaj, el kiuj 758 per veraj kugloj, laŭ la ministrejo pri Sano en la enklavo. La Palestinanoj akuzas la israelajn soldatojn, ke ili pafis al manifestaciantoj, kvankam tiuj ĉi reprezentis nenian tujan danĝeron   

 

Unuiĝintaj Nacioj postulas «sendependan enketon» 

La ĝenerala sekretario de UN, Antonio Guterres, kaj la reprezentantino de la eŭropa diplomatio Federica Mogherini, postulis «sendependan enketon» pri la uzado de veraj kugloj fare de Israelo. Tiu postulo estis forpuŝita de la hebrea Ŝtato.

Usono tamen preparis sabaton vespere, projekton de deklaracio de la Konsilio pri Sekureco de UN, alvokante «ĉiujn partojn al sindevigo kaj preventon de ĉia plia eksceso», kaj petante enketon pri la alfrontiĝoj. Siaflanke, la israela ministro pri Defendo Avigdor Lieberman kvalifis «hipokritaj» la alvokojn al plenumo de enketo. «Ni kunlaboros kun neniu enket-komisiono», li deklaris ĉe la israela publika radio.

La israela Ĉefministro Benjamin Netanjahu ankaŭ ignoris ĉiujn kritikojn, eĉ gratulante la armeon, «la plej etika en la mondo». Li denuncis dimanĉon la «moralajn lecionojn» de la turka prezidento Recep Tayyip ERDOĞAN, kiu tagon antaŭe akuzis Israelon, ke ĝi plenumis «nehumanan atakon»  

 

Maltrankviliĝo de la NROj 

La armeo siaflanke, certigis sabaton vespere, ke dek el la Palestinanoj mortigitaj havas «terorisman paseon» ene de la Hamaso kaj aliaj grupoj.

Sed organizaĵoj pri defendo de la homaj rajtoj demandas sin pri la misproporciaj reagoj de la israelaj sekurecaj fortoj. «Dum kelkaj palestinaj manifestaciantoj ĵetis ŝtonojn kaj aliajn ĵetaĵojn al la barilo, malfacilas kredi, ke temis pri tuja minaco por la vivo de la soldatoj taŭge ekipitaj kaj protektitaj fare de paflertuloj, tankoj kaj senpilotaj aviadiloj», asertas Internacia Amnestio en komunikaĵo.     

 

Opozicia manifestacio en Tel-Avivo 

En Israelo, ĉirkaŭ 200 ĝis 300 opoziciaj maldekstraj manifestaciantoj kolektiĝis dimanĉon vespere en Tel-Avivo antaŭ la sidejo de la Likoud, la partio de Benjamin Netanjahu, por denunci la kulpecon de la registaro en la grava bilanco de vendredo, indikis la amasinformiloj kaj la organizantoj.

«La registaro penas prezenti la Palestinanojn, kiel unikajn kulpantojn, dum ĝi havas gravan kulpecon en tio, kio okazis», asertis Hagit Ofran, respondeculo de Pacon nun, NeRegistara Organizaĵo, kiu kontraŭas la okupacion de la palestinaj teritorioj.

En komunikaĵo, la organizaĵo denuncis la politikon de «paflerteco», praktikatan de la armeo laŭ ordono de la registaro.             

Dekoj da miloj da Gazaanoj partoprenis sabaton al la entombigo de la manifestaciantoj mortigitaj tagon antaŭe, sed la manifestacioj laŭlonge de la barilo malkreskas. 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }