Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 avril 2018 7 01 /04 /avril /2018 21:48

01/04/2018

Bildo: la terkultivistaj organizaĵoj de "La Via Campesina de Paragvajo" dum la marŝado de la Pintkunveno de la Popoloj en Rio la 20an de junio 2012

Marielle Palau estas sociologistino kaj esploristino en la esplor-centro Base, à Asunciono, Paragvajo. Ŝi kunordigis la plurfakan raporton «Con la soja al cuello 2017», kiu priskribas la damaĝojn de la grandskala kulturo de sojo en Paragvajo.

 

Demando: Je kia amplekso etendiĝas la kulturo de sojo en Paragvajo?

Marielle Palau:  94% el la kultureblaj grundoj estas dediĉitaj al agrokomerco kaj 65% al sojo. Ĉirkaŭ 20% el tiuj grundoj apartenas al fremdaj proprietuloj, ĉefe personoj devenintaj de Brazilo. Tio estas la kazo apud la landlimo. La preskaŭ tuta sojo produktata estas eksportata. Sed tiu komerco profitas ĉefe al la grandaj terproprietuloj kaj eksportistoj, ĉar ili pagas preskaŭ ne impostojn.

 

Demando: Kia estas la efiko de tiu produktado al la surlokaj komunumoj? 

Marielle Palau: Sendube ekzistas ligilo inter la eksponenciala kreskado de surfaco de kultivata sojo, kaj la eksproprietigo de la malgrandaj terkultivistoj. En daŭro de dek du jaroj, la nombro da hektaroj posedataj de ili duone reduktiĝis. De 600 000 je la komenco, ĝi atingas nun ĉirkaŭ 300 000. Tiuj terkultivistoj ricevas neniun helpon de la Ŝtato. Multaj elektis vendi siajn terojn, ĉar interesa prezo estis proponitaj al ili. Tiuj, kiuj ne volis foriri spertis damaĝon de siaj vivkondiĉoj. La fumigacio kaj pesticidoj de la apudaj kampoj kontaĝas la akvejojn, infektadas iliajn bestojn, kaj malsanigas iliajn familiojn.  

La kutimaj submetiĝoj al fumigacioj estigas genetikajn damaĝojn. La familioj iom post iom estas devigataj translokiĝi. La lasta metodo uzita cele al forpelado de tiuj terkultivistoj, estas instigi ilin ekspluati nevivteneblan kulturon, tiel ke ili rezignacie konsentas hipoteki siajn terojn. Ili finfine estas senposedigitaj. Ni frontas politikon de drasta malapero de la terkultivistoj kaj indiĝenoj.    

 

Demando: Via raporto 2017 ankaŭ starigas ligilon inter sojo kaj senarbarigo. 

Marielle Palau: Jes, bedaŭrinde Paragvajo estas la lando plej grave tuŝata de la senarbarigo, interalie en Ĉako. Laŭ niaj kalkuloj, inter po 205 000 kaj 260 000 hektaroj da arbaro malaperas ĉiujare, pro la kulturo de sojo kaj bredado. La plej tuŝataj areoj estas tiuj, kiuj ĉeas Brazilon kaj Argentinon. Ĉi tie ja eniris la multnaciaj entreprenoj kaj la sojo GMO komence de la 2000aj jaroj. La kulturo etendiĝas nun centre de la lando.  

 

Demando: kien eksportiĝas tiu paragvaja sojo? 

Marielle Palau: Ĉefe al Rusio, Turkio, Germanio, Meksiko, Hispanio kaj Brazilo. Sed plej ofte, la varo estas vendita al grandaj multnaciaj entreprenoj bazitaj en aliaj landoj. Do, ni ne vere scias kien ekzakte. 

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }