Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 avril 2018 2 17 /04 /avril /2018 21:34

17/04/2018

Miloj da personoj manifestaciis mardon en Gaza Sektoro kaj okupaciata Cisjordanio okaze de la jara tago de subteno al la Palestinanoj enkarcerigitaj de Israelo.

Pluraj miloj da manifestaciantoj defiladis en Gaza Sektoro, kie dekoj da junulinoj, kiuj portis fotojn de virinoj malliberigitaj de Israelo, manifestaciis antaŭ la burooj de la Internacia komitato de la Ruĝa-kruco, okcidente de la urbo Gazao.

Malgrandaj manifestaciantoj aliparte disvolviĝis en Nablus, dum kelkaj centoj protestis en Bet-Leĥem kaj Ramalaho.

Neniu incidento okazis dum tiuj kolektiĝoj en la Palestinaj Teritorioj.

Ĉirkaŭ 6 500 Palestinanoj estas nun enkarcerigitaj en israelaj malliberejoj, laŭ la Klubo de la palestinaj malliberuloj.

Ĉirkaŭ 500 inter ili troviĝas nun en administra detenado, reĝimo kiu ebligas enkarcerigon de la suspektatoj sen proceso, por daŭro de ses monatoj senfine renovigebla.     

Kelkaj malliberuloj ne estas informitaj pri la motivo de sia enkarcerigo.

Laŭ la Klubo de la palestinaj malliberuloj, ĉirkaŭ miliono da Palestinanoj estis enkarcerigitaj fare de Israelo de post la kreado de la hebrea Ŝtato en 1948.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }