Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 avril 2018 6 21 /04 /avril /2018 14:33

21/04/2018

Manifestacioj kontraŭ reformo pri emeritiĝo okazis lundon kaj vendredon. Ili estas la plej perfortaj de post la alveno de Daniel Ortega ĉe la potenco.

Almenaŭ dek personoj estis mortigitaj en Nikaragvo en perfortaj manifestacioj kontraŭ reformo pri emeritiĝo, deklaris vendredon la vic-prezidentino Rosario Murillo, asertante la volon de la registaro relanĉi la dialogon.

«Almenaŭ dek personoj mortis» ĵaŭdon kaj vendredon dum tiuj manifestacioj, kiujn ŝi nomis «ribeloj» organizitaj de individuoj, kiuj provas «detrui pacon kaj harmonion».

Ĉirkaŭ 80 personoj estis vunditaj dum tiuj manifestacioj, la plej perfortaj de post la alveno ĉe la potenco de Daniel Ortega, antaŭ 11 jaroj. 

Rosario Murillo aldonis, ke la registaro estas disponebla por diskuti pri la propono de monkontribua altigo de la dungantoj kaj salajruloj al la emeritiĝa sistemo, je origino de la ondo da protestoj. La prezidento Daniel Ortega, nevidebla dum la krizo, devas formale anonci sabaton, ke «la dialogo restas malfermita», kaj ke «ĉiuj temoj restas intertraktataj», aldonis la vic-prezidentino. Pli frue, la ĉefo de la plej grava organizaĵo de dungantoj, José Aguerri, petis eviton de plia «sango-verŝo», kaj relanĉon de la diskutoj, subtenante samtempe la manifestaciantojn.

 

«Eksterpartia» movado 

La protestoj malmildiĝis vendredon, en la tria tago de mobilizado, kun starigitaj barikadoj, kolizioj kun la polico kaj damaĝoj kontraŭ registaraj konstruaĵoj, en Managvo kaj aliaj urboj de la lando. Ĵaŭdon, la registaro malpermesis al kvar sendependaj televidkanaloj, ke ili raportu pri la manifestacioj. Almenaŭ naŭ ĵurnalistoj estis vunditaj en la defiladoj, laŭ la Komitato de protekto de la ĵurnalistoj, bazita en Novjorko.  

Tiu mobilizado ŝajne surprizis la registaron, kiu ĝis nun sukcesis reteni la malkontentaĵojn, danke al la influado de la reganta partio en la medioj publika kaj milita.

«Tio estas eksterpartia movado», kaj «mi kredas, ke la registaro ne anticipis tiun reagon», deklaris Oscar René Vargas, spertulo pri politiko.  

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }