Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 avril 2018 4 26 /04 /avril /2018 16:30
Photo INTI OCON. AFP

26/04/2018

Ondo da manifestacioj en Nikaragvo kontraŭ reformo pri emeritiĝo, finfine forlasita, okazigis 34 mortinojn en ses tagoj. La lando revenas al relativa trankvilo, atende de nacia dialogo sub la egido de la Eklezio. 

Nikarakvon skuas ondo da manifestacioj el malofta perforto. Tiuj kolizioj okazigis 34 mortintojn en ses tagoj, laŭ nova bilanco komunikita merkredon 25an de aprilo, fare de la Nikaragva Centro pri homaj rajtoj (Cenidh).

La nombro de mortoj povus altiĝi post kelkaj horoj, avertis la organizaĵo, dum 66 vunditoj plu estas malaperintaj.

«Ni kondamnas la perforton uzatan de la polico, kaj de ĝiaj paramilitaj grupoj kontraŭ la junuloj, kiuj manifestaciis favore al justa lukto», deklaris  Marcos Carmona, kiu reprezentas la Cenidh.

«Pafis snajperoj. Plimulte el la mortoj estis trafitaj ĉe la kapo, la kolo aŭ la torako», li asertis. «Tiuj mortoj estu objekto de enketo, kaj la kulpintoj persekutitaj».

    

Mediacio de la Eklezio 

Nikaragvo tamen revenis, merkredon, al relativa trankvilo post mediacio anoncita de la Eklezio. La ĉefepiskopo de la ĉefurbo Managvo, Leopoldo Brenes, konsentis mardon, deĵori kiel «mediaciisto kaj atestanto» de la dialogo. Li petis insiste, ke la registaro «evitu ĉian perfortaĵon».

La prezidento Daniel Ortega, eks-gerilano 72-jara, kiu alfrontas senprecedencan ondon da kolero, ankaŭ provis kvietigi la situacion, liberigante dekojn da studentoj arestitaj dum manifestacioj, kaj nuligante la cenzuron, kiu tuŝis lokan televidkanalon.

 

Aliaj planitaj manifestacioj 

Ja studentoj komencis kontesti la reformon pri emeritiĝo, kiu altigus la kotizojn, kaj reduktus la pensiojn. Sed dimanĉon, la kolera ondo rapide plivastiĝis al la tuta loĝantaro, kiu plu manifestaciis, eĉ post la forlaso de la reformo. Ĉio tio sur fono de ĝenerala malkontenteco, fronte al la malmildaj vivkondiĉoj kaj konfisko de la potenco fare de Daniel Ortega, kiu jam regis la landon de 1979 ĝis 1990, kaj denove ekde 2007.

Cele al demonstro, ke li ne tute perdis la subtenon de la loĝantaro, la reganta Frente Sandinista organizis, lundon, manifestacion de subteno al la registaro.

Siaflanke, la katolika Eklezio alvokis al defilado, sabaton, «por montri nian fidon kaj nian amon al Nikaragvo», anoncis en tvitero la kun-ĉefepiskopo de Managvo, Silvio Báez. Li draste kritikis la registaron, opiniis, ke «la vojo malfermiĝas por konstrui novan landon, el paca kaj civita maniero,. Estas tempo rekonstruadi demokration! Estas tempo, ke Nikaragvo refariĝu respubliko!», aldonis Silvio Baez.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }