
09/04/2018
Dek NROj humanitaraj kaj de defendo de la homaj rajtoj alparolis Emmanuel Macron por postuli de la sauda kronprinco Mohammed ben Salmane, akceptita en Francio, haltigon de la bombardoj en Jemeno.
«Emmanuel Macron metu Jemenon kore de la interdiskutoj kun Mohammed ben Salmane, kiam li akceptas lin en Francio», opinias la NROj, inter kiuj Internacia Amnestio-Francio, la FIDH kaj Human Rights Watch (HRW).
Tiuj ĉi postulas «ĉesigon de la bombardoj, kiuj celas civilulojn, respekton de la humanitara internacia juro» kaj «senkondiĉan kaj daŭran haltigon de ĉiuj obstakloj pri alkonduko de la humanitara helpo, kaj komercaĵoj al Jemeno».
«Kiel konstanta membro de la Konsilio pri Sekureco de UN, Francio faru maksimumon por postuli de Sauda Arabio, ke ĝi respektu siajn internaciajn devigojn (...). Kiel grava armil-liveranto al Sauda Arabio, ĝi devas antaŭgardi sin kontraŭ ĉia risko de kompliceco en la gravaj malobservadoj plenumitaj de la koalicio», aldonas la NROj.
Ĉirkaŭ 10 000 personoj estis mortigitaj kaj 53 000 vunditaj en Jemeno, kie internacia koalicio kondukita de la Saudanoj intervenas milite de post 2015, jaro de la konkero de la ĉefurbo fare de la Hutiaj ribelantoj.
Laŭ la Unuiĝintaj Nacioj, temas nun pri la plej grava humanitara krizo en la mondo kun 22,2 milionoj da personoj, kiuj dependas de la humanitara helpo, dum malsatego, ĥolero kaj difterio minacas la loĝantaron.
Mohammed ben Salmane, kromomita MBS, certigis pasintan semajnon, al la ĝenerala sekretario de UN, Antonio Guterres, ke Sauda Arabio, «plu respektos la internacian juron, kiel ĝi ĉiam faris». «Ni provas, laŭ niaj povoj, solvi politike la problemojn en Mez-Oriento, kaj se la situacio fariĝas ekster-kontrolo, ni laboros kiel eble plej diligente, por eviti ĉiujn aliajn konsekvencojn», indikis la kronprinco.