Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 avril 2018 3 11 /04 /avril /2018 19:33
Laŭ la hungara ĉefministro, Eŭropo suferas pri «invado» de migrantoj - Bildo: Dmitry Vinogradov

11/04/2018

Kvankam la Fidesz, la ege konservativa partio de Viktor Orbán, denove triumfis en la kamparo, en la ĉefurbo la loĝantoj estas multe pli favoraj al la opoziciaj partioj. La Fidesz estas akuzataj, ke de post 2010, ĝi silentigas multajn instituciojn kaj kontraŭ-potencojn de la lando, kiel la amasinformiloj kaj la justico, sed ankaŭ la ekonomio kaj la kulturo. Ĉio ĉi laŭleĝe, danke al ĝia plimultego en la Parlamento, kaj ignorante la kritikojn de la Eŭropa Komisiono kaj de multaj internaciaj observejoj. En Budapeŝto, ene de la loĝantaro, maltrankvileco estas palpebla.     

Ekde kiam oni eliras el la ĉefurbo, malfacilas starigi demandojn pri politiko. Multnombraj hungaroj rifuzas intervjuon kun eksterlanda ĵurnalisto kaj ties mikrofono. En Budapeŝto, eĉ kiam oni pridemandas funkciulon aŭ personon, kiu havas publikan rangon, la kelkaj respondoj akiritaj estas nerektaj, evitemaj.  

Male, kiam oni malŝaltas la mikrofonon, la kunparolanto kontrolas, ĉu pordoj kaj fenestroj estaj ja fermitaj. Ili mallaŭtigas la voĉon, kaj nur poste, sin permesas kritiki libere la potencon.

Eva Fodor estas salajrulino en la privata sektoro. Ŝi estas profesoro ĉe la Mez-Eŭropa Universitato de Budapeŝto, la universitato fondita kaj financita de Georges Soros, la usona-hungara miliardulo, deklarita unua publika malamiko fare de Viktor Orbán. Tiu instruistino liberparole priskribas la pezan etoson, kiu regas en la lando:

«Jes, ia timo ekzistas. Kelkaj personoj timas reprezalian aranĝon, se ili diras tion, kion ili opinias. Ili ĉefe timas perdi sian laborpostenon. Tio ĉi plej gravas ĝis nun, ĉar oni ne scias kio povos okazi. Ni jam konas tiun senton, ĉar ĝi similas tiun, kiun ni spertis dum la "komunisma" epoko. Ĝi malaperis, sed nun revenas. Kaj tiu timo, kion la homoj sentas kaj esprimas, intensiĝis tiujn pasintajn jarojn», ŝi diras.

La Mez-Eŭropa Universitato ĝuste estas celata de la registaro. Minacita je fermado de antaŭ monatoj, ĝi senpacience atendas de post la rezultoj de la balotoj. Pasintjare, la unuaj atakoj de la registaro jam estigis manifestaciojn de dekoj da miloj da personoj sur la stratoj de Budapeŝto.

  

«Mi timas, ke malaperu esprimlibereco» 

Dimanĉon vespere en Budapeŝto, post la anonco de la balotaj rezultoj, protestoj eksplodis. Kelkaj centoj da studentoj kore de la nokto kolektiĝis antaŭ la Nacia Asembleo, kriante sloganojn kontraŭ Orbán, ĉirkaŭitaj de policistoj. La respondeculoj de agnoskitaj NROj – kiel ekzemple Transparency International Hongrie – esprimiĝas tute libere, kaj ankaŭ en Budapeŝto, ĉe la trinkejaj trotuarterasoj aŭ je telefono sur la stratoj, la homoj ne kaŝas sian opinion, eĉ se en tiu urbo, kiu balotis pliparte favore al la opozicio, maltrankvileco ne estas kaŝita.

«Mi timas, ke malaperu esprimlibereco, konfidas aktivulino. Mi timas, ke eĉ pli da homoj forlasos la landon, kaj iros vivadi aliloken. Mi timas, ke la espero de la intelektuloj, kaj de la homoj, kiuj volas ŝanĝon, estas nun detruita. Mi timas, ke la homoj ne plu venos viziti nin, kaj tio eĉ pli enfermos nin. Pri tio, kio okazos ĉi tie en la venontaj jaroj, mi vere timas».   

Tuj post la balotaj rezultoj, la registaro jam anoncis: la leĝo nomata «Stop Soros» estos unu el la unuaj voĉdonitaj de la Parlamento, kontraŭ-NROj leĝo. La ministrejo pri internaj aferoj povos tiam uzadi spionservojn por prigardadi la civilan socion.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }