Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 avril 2018 6 28 /04 /avril /2018 21:38

28/04/2018

Dum la aŭtoritatoj maltrankviliĝas pro la kreskado de antisemitismo, kolektiĝoj estis organizitaj en la lando, interalie en la ĉefurbo, kun la slogano «Berlino surhavas kipaon»  

Markus ne estas juda kaj «ĝuste pro tio, li venis». Merkredon 25an de aprilo, tiu flegisto «centprocente ateisto» ne «hezitis eĉ sekundon» partopreni la kolektiĝon organizitan antaŭ la sidejo de la berlina juda komunumo, ok tagojn post la agreso de juna israelano – arabdevena – kiu promenis kun kipao sur la kapo en la germana ĉefurbo.

«Nuntempe, kresko de antisemitismo ekzistas preskaŭ ĉie en Europo. Mi opinias, ke la situacio ĉi tie ne estas pli malbona ol aliloke. Sed, kiel Germano, estas al mi aparte netolerebla scii, ke oni riskas atakon en Berlino, ĉar oni estas juda», eksplikas Markus.

Ĉirkaŭ 2 500 personoj partoprenis tiun kolektiĝon, kun la slogano «Berlino surhavas kipaon». Pluraj politikaj respondeculoj, kiel la soci-demokrata urbestro de la urbo, Michaël Müller, aŭ la prezidanto de la konservativa grupo ĉe la Bundestag, Volker Kauder, ĉeestis.     

           

«Jes, estas grave»  

«Ĉi tie, en Germanio, ni iom kutimiĝis pri kelkaj aferoj. Iom da antisemitismo ĉi tie, iom da islamofobio tie, finfine ĉu estas grave? Jes, estas grave», deklaris la prezidanto de la Centra konsilio de la judoj de Germanio, Josef Schuster. Tagon antaŭe, li «malkonsilis» surhavi kipaon  en la grandaj urboj pro sekurecaj kialoj.

Aliaj similaj manifestacioj okazis, merkredon, interalie en Kolonjo kaj Frankfurto. En Berlino, en la populara kvartalo Neukölln, malgranda kolektiĝo kontraŭ antisemitismo estis disigita, post interveno de nekonatuloj, kiuj nomis la partoprenantojn «teroristoj», kaj disŝiris israelan flagon, indikis la polico.

Samtage, la Federacio de germana muzikindustrio anoncis nuligon de la  prix Echo. Tiu decido estis prenita post la skandalo kaŭzita de aljuĝo de tiu premio al la germanaj repistoj Kollegah kaj Farid Bang, la 12an de aprilo, kies unu el la kanzonoj elvokas «mia korpo estas pli skulptita ol tiu de la malliberuloj de Aŭŝvico», dum alia alvokas al «plenumo de nova Holokaŭsto». 

Pluraj artistoj jam decidis redoni sian propran premion Echo, protestosigne, kiel la orkestestro kaj pianisto israela-argentina Daniel Barenboim, kiu estis sepfoje laŭreato de la premio. Li indignis, ke estu premiitaj kantistoj, kies tekstoj estas «malkaŝe antisemitaj, mizoginaj, homofobiaj kaj ĝenerale malestimaj al la homa digneco».      

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }