Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 avril 2018 7 22 /04 /avril /2018 19:52

20/04/2018

Bildo: la patrino de Mohammed Ayoub montras foton de sia filo, mortigita vendredon. REUTERS/Mohammed Salem

Mohammed Ayoub, 15-jara, estis mortigita de la pafoj de israelaj soldatoj.

Vendredon, la morto de palestina adoleskanto dum manifestacioj en Gaza Sektoro apud la landlimo kun Israelo, estigis ondon da palestinaj kaj internaciaj kondamnoj. Israelo akuzas Hamason.

Laŭ la gazaaj sukuraj servoj kaj ties familio, Mohammed Ayoub, 15-jara, estis mortigita de pafoj de israelaj soldatoj, kvankam li prezentis nenian danĝeron.

La israela armeo anoncis, ke ĝi malfermis enketon pri la morto de la juna palestinano dum la «Marŝado de la reveno», protestmovado organizita en Gazao. Tiu movado postulas revenon de la Palestinanoj forpelitaj, aŭ kiuj fuĝis siajn terojn dum la kreado de Israelo, kaj por denunci la israelan blokadon kontraŭ Gazao.

 

«La infanoj devas ricevi protektadon kontraŭ perforto» 

«Israelaj soldatoj pafis al manifestaciantoj en Gazao, uzante realajn kuglojn […] Ili mortigis kvar Palestinanojn, inter kiuj adoleskanton 15-jaran. Kompleta enketo estas necesa», deklaris porparolanto de Eŭropa Unio en komunikaĵo.

Tagon antaŭe, la speciala raportisto de Unuiĝintaj Nacioj por Mez-Orento Nickolay Mladenov  jam skribis en ties tviterkonto: «Estas skandale pafi al infanoj […] la infanoj devas ricevi protektadon kontraŭ perforto, kaj ne submetitaj al pafoj».

Pridemandata sabaton, la patro de Mohammed Ayoub asertis, ke lia filo «stariĝis malproksime de la soldatoj kaj ne estis armita». «Li ne ĵetis ŝtonon aŭ ian ajn alian ĵetilon», li aldonis. La frato de la adoleskanto, Ayoub, kiu estis kun li dum la manifestacio asertis, ke «tiraljoro subite pafis al li kuglon en la kapon».

Miloj da Palestinanoj manifestacias de kvar sinsekvaj vendredoj. Inter ili, kelkaj lanĉas ŝtonojn aŭ flamigitajn pneŭojn al israelaj soldatoj, kiuj rebatas per veraj kugloj.

La uzado de veraj kugloj fare de israelaj soldatoj dum la antaŭaj manifestacioj estis jam kritikitaj de organizaĵoj de defendo pri la homaj rajtoj, kaj kaŭzis petojn de sendependaj enketoj en la nomo de Unuiĝintaj Nacioj kaj Eŭropa Unio. 

 

38 Palestinanoj mortigitaj de israelaj pafoj en daŭro de malpli ol monato 

Vendredon, kvar Palestinanoj mortis, altigante al 38 la nombron de Palestinanoj mortigitaj de israelaj pafoj de post la komenciĝo de la movado nomita «Marŝado de la reveno», la 30an de marto.   

Sed la israela ministro pri Defendo Avigdor Lieberman reasertis sabaton, ke li konsideras la gvidantojn de la islama movado Hamaso, kiu regas en Gazao, kiel sola kulpinto de la perfortoj, kaj de la morto de la palestina adoleskanto.

«Tiuj malkuraĝaj respondeculoj kaŝiĝas malantaŭ virinoj kaj infanoj, kaj sendas ilin antaŭen kiel homajn ŝildojn, tiel ke ili plu povu kavigi tunelojn kaj konduki terorismajn agojn kontraŭ Israelo», li skribis en ties tviterkonto.

Sabaton, en mesaĝo en tvitero, altranga palestina respondeculo Saëb Erekat, alvokis siaflanke la Internacian PunKortumon (CPI) al malfermo de «serioza juĝenketo pri la krimoj plenumitaj kontraŭ la palestina popolo».        

La sendito de Usono por Mez-Oriento Jason Greenblatt siaflanke bedaŭris,  «la tragikan malaperon de juna vivo» samtempe opiniante, ke ĉiuj partioj devas «engaĝiĝi por eviti pli da sufero, pere de taŭga respondo al tiu morto».  

Israelo submetas Gazan Sektoron al rigora blokado, cele al reteno de Hamaso, unu el ĝiaj ĉefaj malamikoj, kiu regas tiun teritorion de 2007. Egiptio tenas fermita preskaŭ ĉiam sian landlimon kun Gazao, la solan kiun Israelo ne kontrolas. UN opiniis en januaro, ke Gazao, troloĝata teritorio, estas proksime de «kompleta kolapso».   

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }