Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 avril 2018 3 25 /04 /avril /2018 19:47

25/04/2018

Tio, kio okazas en Notre Dame des Landes ilustras konflikton, kiu koncernas la tutan mondon.

Ĝi kontraŭstarigas unuflanke, la financajn potencojn decidemajn transformi en varojn la resursojn de la vivo kaj de la naturo, kaj aliflanke, la volon vivadi plene, kiu animas milionojn da estaĵoj, kies ekzistado estas pli kaj pli damaĝita de la merkata totalismo.

Tie, kie la Ŝtato, kaj la multnaciaj firmaoj, kiuj komanditas ĝin, asertis, ke ili trudos siajn malutilojn, malestime al la loĝantoj kaj ties medio, ili koliziis kun rezistado, kies obstineco, en kazo de ND des Landes, venkis la potencon.

La rezistado ne nur montris, ke la Ŝtato, «la plej senemocia el ĉiuj senemociaj monstroj», ne estas nevenkebla -  kiel kredas, en ties kadavreca rigido, la teknokrato, kiu reprezentas ĝin – ĝi plie ebligis aperadon, ke nova vivo eblas, malgraŭ tiom da etanimaj ekzistadoj, kiuj suferas pri ekstermemiĝo en la laboro, kaj kalkuloj pri rentabilitato.

Socio, kiu eksperimentas la riĉecon de solidareco, imago, kreativeco, renaturigita agrikulturo, socio survoje al memsufiĉeco, kiu konstruadas panbakejon, bierfarejon, legomproduktejon, ŝafejon, fromaĝproduktejon. Kiu ĉefe kreis la ĝojon decidi, dum memstaraj asembleoj, taŭgajn aranĝojn cele al plibonigo de la sorto de ĉiu. Tio estas eksperimento, provado, kun eraroj kaj korektoj. Tio estas loko de vivo.    

Kiaj homaj sentoj restas en tiuj, kiuj sendas ĝendarmojn kaj buldozon por detrui ĝin, dispremi ĝin? Je kia danĝero la libera teritorio de ND des Landes minacas la Ŝtaton? Nenia, krom por kelkaj politikaj radaĵoj, kiujn rado de la grandaj riĉuloj funkciigas. 

La vera minaco estas tiu, kiun socio vere homa, ŝvebigas sur la dominanta socio, altgrade regata de diktaturo de la mono, profitemo, kulto de la varoj, kaj memvola servuto. Defio pri estonteco disvolviĝas en ND des Landes: Jen agresema malĝojo de la rezignaciuloj kaj de ties mastroj, ambaŭ kompatindaj, venkos pro inercio ; Jen la ĉiam renaskiĝanta blovo de niaj homaj aspiroj forbalaos la barbarecon.

Kia ajn estos la fino, ni scias, ke la antaŭjuĝo favore al la vivo ĉiam renaskiĝas el siaj cindroj. La homa konscienco malvigliĝas sed neniam ekdormas. Ni estas rezolutaj ĉion rekomenci.

 

Raoul VANEIGEM, filozofo kaj verkisto, la 23-an de aprilo 2018 

10/04/2018

Francio: Reago de Greenpeace-Francio post la evakuado de la ZAD de Notre-Dame-des-Landes

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/04/francio-reago-de-greenpeace-francio-post-la-evakuado-de-la-zad-de-notre-dame-des-landes.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }