
10/04/2018
Bildo: helpotrupoj de CRS estis senditaj de antaŭ pluraj tagoj en Nanto, antaŭvide al manifestacioj
«Estas senrespondece, je la nomo de la registaro, uzadi forton kaj subpremon en la ZAD de Notre-Dame-des-Landes.
Dum la kunordiga komitato de la surloka movado konstruadas de antaŭ monatoj proponojn pri la estonteco de tiu teritorio en logiko de respekto al naturmedio kaj solidareco, la registaro elektis deplojadon de forto prefere al dialogo.
Forpeli kaj minaci je detruado vivlokon kiel la 100 noms (la cent nomoj - video ĉi-sube), kie floras ŝafejo, legomĝardenoj kaj aliaj terkultivaj projektoj, estas ekzemplo de la absurdeco de la surloka agado de la registaro, kaj la senkohereco de ĝia parolado.
La operaco de komunikado deplojita de la registaro por legitimi tiun intervenon, kaj kontroli ĝian traktadon fare de amasinformiloj estas ege maltrankviliga.
Malgraŭ afablaj paroladoj, kiuj laŭdas dialogon kaj intertraktadojn, ni maltrankviliĝas vidi la represian sintenon de la Ŝtato, kiu disvolviĝas kontraŭ la bataloj favore al naturmedio.
Ni reasertas nian subtenon al la estonteca projekto de la ZAD kaj al tiuj, kiuj batalis dum jaroj por defendi tiun teritorion».