Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 avril 2018 3 04 /04 /avril /2018 13:22

04/04/2018

En la stacidomoj, la fervojoj estas senespere senhomaj. La fervojistoj estas ekstere. Ili rendevuis antaŭ la fervoja societo, kion ili opinias en danĝero, por manifesti sian koleron. Ili rifuzas malaperon de sia statuso, maltrankviliĝas pro la fermado de la malgrandaj fervojaj linioj, kaj la liberaligo postulata de Bruselo.

«La privatigo estas antaŭ ĉio, elekto de la registaro, koleras Laurent Aubeleau, sindikata gvidanto de la CGT ĉe la SNCF, Eŭropo permesas tion, sed tio estas politika elekto, dogma, kaj ni kontraŭas ĝin. Tio profitos nek al la uzantoj, nek al la fervojistoj, nek al la salajruloj».

Inter la manifestaciantoj, ĉeestas personaro de la malsanulejoj. La geflegistoj ne rajtas haltigi la laboron, eĉ kiel strikantoj. Ilia mobilizado daŭras de pluraj monatoj, kaj la potenco de la strikantoj de la SNCF estas okazo por aŭdigi sian voĉon: «En la publika sektoro, estas petate de ni, ke ni faru ŝparadon, en la privata sektoro, estas petate de ni, ke ni faru profitojn, sed ĉiaokaze, ja la laboristoj suferas pro katastrofaj laborkondiĉoj», eksplikas  Marc Auray, sindikatano de la CGT ĉe la liona malsanulejo Vinatier. «Kaj la pacientoj suferas pro nesufiĉa flegado».

Ĉeestas ankaŭ studentoj, koleraj pro la afero de la jurfakultato de Montpellier, pasintsemajne, kaj la entrudiĝo de maskitaj viroj forpelante perforte studentojn, kiuj kontraŭas la leĝon pri alirebleco al universitato: «Laŭ ni, ili volas starigi socialan selektadon. Abiturienta ekzameno estas garantio de aliro al supera studado, kaj ili detruadas ĉion ĉi. La problemo estas la manko de rimedoj kaj investoj en la universitatoj, kaj de lokoj».  

Petro estas senlaborulo, ankaŭ li defendas la fervojistojn: «Kiam oni vivtenas sin kiel mi kun po 600 eŭroj monate, la publika servo estas la nura eblo, kion oni havas. Ĝis nun, mi povas ricevi kuracadon senpage. Sano, moviĝkapablo, tio ne devas esti rezervataj al homoj, kiuj havas monon, sed al ĉiuj».          

Post la unua kolera tago de la 22a de marto, la mobilizado nur komenciĝas, avertas la sindikatoj. 50 jarojn post majo 1968, la strikantoj je esperas, ke la historio denove pravigos ilin.  

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }