
24/04/2018
Ĉi-semajnfine, aktivuloj de la franca grupeto "Génération identitaire" deplojadis «simbolan landlimon» ĉe la col de l’Échelle, en Alpoj, por bari la migradvojon. Mobilizado subtene al la migrantoj organiziĝis responde al ilia agado.
Ĉe la landlimo inter Italio kaj Francio, la col de l’Échelle fariĝis unu el la ĉefaj pasejoj por la migrantoj. Fermita pro la neĝo, ĝi tamen estis trapasita de miloj da personoj. «Viroj, virinoj kaj infanoj, paŝadis en la glacio, nudpiede en siaj sandaloj» skribas La Repubblica. Ja ĉi tie, sabaton 21an de aprilo, aktivuloj de "Génération identitaire" malvolvis oranĝan signalbarilon rempare kontraŭ «invadon» de la migrantoj, kaj gigantan flagrubandon. Ili intencis «kontroli la areon kaj haltigi ĉian provon eniri en Francion kontraŭleĝe». Tiu agado, kondukita sabaton kaj dimanĉon matene de la franca ekstremdekstra grupeto, kolektis centon da personoj.
Ilia mobilizado kaŭzis rebaton de la movado No TAV (opoziciuloj al la trajnlinio TGV Liono-Turino) de Val di Susa, de la solidareca reto Briser les frontières (Rompi la landlimojn) kaj de la aŭtonoma movado. Grupo ekpaŝis dimanĉon 22an de aprilo de Italio, por «liberigi la landlimon». En komunikaĵo, la movado No TAV deklaris - reference al la ekzekuto de grupo de rezistantoj fare de la nigraj ĉemizoj (faŝismaj milicoj), kiu okazis samloke en 1944:
«Niaj valoj apartenas al ni, kaj ni ne povas lasi la faŝistojn ĉeesti tie libere, kelkajn tagojn antaŭ la 25-an de aprilo (datreveno de la liberigo de Italio). La rezistantoj, kiuj ĉion foroferis, eĉ sian vivon en tiu montaro, ekribelas en sia tombo».
Neniuj kolizioj inter ambaŭ mobilizadoj
En Montgenèvre, eksplikas Il Fatto Quotidiano, «la kontraŭfaŝismaj manifestaciantoj trapasis la landlimon», kie li renkontis ĝendarmojn, kaj entrudis ilian barilon. La grupo, inter 100 kaj 300 personoj laŭ la informfontoj, estis akompanata de trideko da migrantoj, indikas La Stampa. Pluraj personoj estis arestitaj, kaj almenaŭ du estis submetitaj al enketo pro «helpo al eniro de fremduloj en kontraŭleĝa situacio sur la nacian teritorion, kaj en organizita bando».
Dimanĉon meze de la tago, enkadrigitaj de ĝendarmoj, la aktivuloj de "Génération identitaire" malmuntis sian «simbolan landlimon» kaj malproksimiĝis. Tio evitis «alfrontiĝojn kun la aktivuloj de No TAV», aldonas La Repubblica. Tamen, «la afero maltrankviligas»: «Italflanke, la afero ĝenas ekstremdekstron, kiu troviĝas «malbonflanke» por la unua fojo».
Francflanke, «polemiko eksplodis», mencias la ĵurnalo. Maldekstro maltrankviliĝis pro tiu ekstremdekstra ago ; la Ministro pri Internaj aferoj, Gérard Collomb, akuzis ambaŭ flankojn pri «svingiĝadoj» jen de «ekstremdekstro» jen de «ekstremmaldekstro». Li anoncis en komunikaĵo, deplojadon de «gravaj helpotrupoj». Tiu afero okazis, kiam la Nacia Asembleo ĵus adoptis la leĝon "azilo-migrado", kiu «malkontentigas multe da personoj», dekstre kaj maldekstre, substrekas Il Sole-24 Ore.
Antaŭvidataj streĉoj
La afero sendube estos la unua el longa serio, opinias La Repubblica. Dum la lasta jaro, la nombro de migrantoj, kiuj trapasis tie la landlimon ege kreskis. La prefektejo de Hautes-Alpes deklaris, ke 1 900 personoj estis forpelitaj en 2017 al Italio, kompare kun 315, jaron antaŭe. «Post monato, kiam la degelo ebligos la trapason en ĉiuj montokoloj de Haut Val de Suse, migrado kaj ideologiaj alfrontiĝoj riskas krei eksplodan miksaĵon». La ĵurnalo konkludas: «La somero estos tumulta».
