Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 avril 2018 3 04 /04 /avril /2018 18:39

04/04/2018

Permeso mortigi - Serge HALIMI

La polico taksas ke la enketo daŭros „plurajn monatojn ”, sed la brita ĉefministrino Theresa May jam identigis la kulpulon : la ordono mortigi s-ron Sergej Skripal venis el Kremlo. Por la ministro pri eksterlandaj aferoj Boris Johnson la „ danĝera konduto de la prezidanto Vladimir Putin ” efektive estas la „ ruĝa fadeno ”, kiu ligas la provon venene mortigi la eksan kolonelon de la rusaj sekretaj servoj, fuĝintan al Londono, kun la antaŭaj fiaĵoj de Kremlo : „ la aneksado de Krimeo ”, „ la (...)

https://eo.mondediplo.com/article2600.html

 

Virinoj ekmastrumas agrokulturon - Jack FEREDAY

En kampara Barato, kiu kurbiĝas sub la sekeco kaj la ŝuldoj, kie miloj da kamparanoj sin mortigas, virinoj nun siavice decidas agi kaj restarigas solidaran kaj daŭripovan agrokulturon. Femmes Travail Agriculture Alimentation Agroalimentaire Droits des femmes Inde DUM ŝiaj najbarinoj instaliĝas ĉirkaŭ ŝi, ĉe ombro de dometo el brikoj, s-ino Shaila Shikrant, vestita per oranĝkolora sario, plenigas bovlojn per cerealoj kaj grajnoj : rizo, tritiko, maizo, pizoj, arakidoj, sezam-grajnoj, kikeroj, (...)

https://eo.mondediplo.com/article2599.html

 

Vaŝingtono relanĉas la atoman vetarmadon - Michael KLARE

La interna politika premo devigas ĉiutage pli s-ron Donald Trump rekte alfrontiĝi al Moskvo, supozata esti manipulinta la usonan prezidant-elekton de 2016. En tia etoso la masiva altigo de la milit-buĝeto de Usono apenaŭ vekas opozicion. Des pli ke la Pentagono emfazas la danĝeron de la eksterlandaj interretaj atakoj kaj la neceson modernigi sian – jam konsiderindan – atomarmilaron. DUM PRESKAŬ duona jarcento, de la detruo de Hiroŝimo, la 6-an de aŭgusto 1945, ĝis la disfalo de Sovetunio, la 25-an (...)

https://eo.mondediplo.com/article2596.html

 

La elĵetitoj de la barata miraklo - Dalel BENBABAALI

Barato estas tre baldaŭ fariĝonta la kvina plej potenca lando en la mondo. Tie malegalecoj progresas, kaj al la klas-divido aldoniĝas la hierarkio de kastoj. La kvoto-sistemo en la instruado kaj la publika funkciularo ebligis al malmultaj dalitoj (netuŝebluloj) integri la mezklason, sed la plimulto pluvivas en malriĉo. Same kiel la aŭtoĥtonaj popoloj (« adivasi »). « DISPREMITAJ de la ekonomia kresko », adivasi kaj dalitoj tamen kontribuas al tiu subita ekonomia disvolviĝo de Barato. La unuaj estas (...)

https://eo.mondediplo.com/article2597.html

 

Operacio Miraklo - Ignacio RAMONET

Tio estas nomata „La Blindeco”. Tio konsistas el kvar modernaj konstruaĵoj lokitaj sudokcidente de Havano (Kubo), ĝuste en la verda kaj arbareca distrikto Marianao. Ne malproksime de la tutmonde konata spektaklejo Tropicana [tropikana], kaj de la tiama jezuita lernejo Belén, kie Fidel Castro trapasis sian mezlernejan nivelon. Tio oficiale nomiĝas Kuba Instituto de Oftalmologio Ramón Pando Ferrer, kaj la 9-an de julio 2004 pro iniciato de Fidel kaj Hugo Chávez tie estis inventita la fama „Operacio (...)

https://eo.mondediplo.com/article2561.html

 

https://eo.mondediplo.com/

neniammilitointerni - dans Esperanto
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }