Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 mars 2018 6 24 /03 /mars /2018 17:00
Niaj vivoj pli gravas ol politiko

24/03/2018

Dekoj da miloj da manifestaciantoj kolektiĝis en Vaŝingtono. Tiuj civitanoj mobiliziĝas kontraŭ la libera cirkulado de armiloj en la lando. 

Tiu historia manifestacio sekvas la amasmortigon okazintan en liceo de Florido pasintan 14an de februaro, kun la slogano «neniam tio denove» 

Inter ili, multaj adoleskantoj, kiuj apartenas tiun generacion nomatan «mass shooting» aŭ «Columbine» el la nomo de lernejo, kie lernanto mortigis dek du el siaj kamaradoj.

La ebleco posedi armilon estas konsiderata de milionoj da Usonanoj kiel konstitucia rajto tiel fundamenta kiel esprimlibereco.

Tamen, ĉi-foje, la amasmortigo plenumita de eks-lernanto psike perturbata en la urbo Parkland unuigis liceanojn, kiuj identiĝas al «post-vivantoj»: de kvin semajnoj, ili ĉieestas en la amasinformiloj.

Ilia celo estas la ege potenca premgrupo pri armiloj en Usono, la National Rifle Association (NRA) akuzata, ke ĝi faras premon sur la politikulojn.     

800 manifestacioj disvolviĝas en la tuta lando, kaj tio estas senprecedenca.

La armiloj okazigas po pli ol 30 000 mortintojn jare en Usono.  

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }