Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 mars 2018 3 14 /03 /mars /2018 21:56

14/03/2018

Miloj da usonaj studentoj forlasis ĉi-merkredon siajn klasĉambrojn dum 17 minutoj por omaĝi la viktimojn de la amasmortigo en liceo de Florido komence de februaro.

Dek sep minutojn kontraŭ armiloj en la lernejoj.

Dekoj da miloj da studentoj el la usonaj lernejoj forlasis ĉi-merkrede siajn klasĉambrojn por postuli de siaj elektitoj kaj de la registaro de Donald Trump, konkretajn aranĝojn kontraŭ la armiloj. Centoj da kolegianoj kaj liceanoj amasiĝis antaŭ la Blanka Domo en Vaŝingtono, por lanĉi la sekvantajn alvokojn: «Protektu nian estontecon, ne la armilojn», aŭ «la preĝoj ne sufiĉas».

Tiu agado en la tuta lando, nomata «National School Walkout» celas ankaŭ omaĝon al la viktimoj de amasmortigo per sturmfusilo en Florida liceo, monaton precize post la dramo.

La nacia manifestacio komenciĝis je la 10a horo kaj daŭris 17 minutojn, t.e minuton por ĉiu el la 17 personoj mortigitaj per kuglo la 14an de februaro en Parkland. Sed, en multaj lernejoj, la studentoj plilongigis tiun daŭron. 

https://www.20minutes.fr/monde/2237791-20180314-video-etats-unis-dizaines-milliers-eleves-lancent-appel-contre-armes-feu

https://www.youtube.com/watch?v=GKaohzleEs8

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }