Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 mars 2018 6 10 /03 /mars /2018 14:51

10/03/2018

Bildo: manifestaciantoj protestis kontraŭ la vizito de Mohamed ben Salmane en Unuiĝinta Reĝlando, la 7an de marto 2018. © Tolga Akmen, AFP  

La kronprinco volas aĉeti 48 Eurofighter Typhoon, aviadilo fabrikata en Eŭropo. Aktivuloj denuncis la militon en Jemeno.

Profitodona kontrakto rezultis el la 3-taga vizito de Sauda Arabio en Unuiĝinta Reĝlando. La kronprinco Mohammed ben Salmane volas aĉeti 48 batalaviadilojn Eurofighter Typhoon.  

La programo Eurofighter dungas 40 000 personojn en Unuiĝinta Reĝlando, kaj sume 100 000, ĉefe en Eŭropo.

Ĝi estas fabrikata kadre de programo traktita inter kvar landoj (Unuiĝinta Reĝlando, Germanio, Italio kaj Hispanio)

Tiu aviadilo, kiu konkurencas la Rafalon de la franca Dassault, estis mendita je preskaŭ 600 ekzempleroj fare de ok landoj de post 2003.

Londono kaj Riado planis ankaŭ komercajn interŝanĝojn je sumo de 73 miliardoj da eŭroj «dum la venontaj jaroj» en pluraj fakoj.

Sed manifestaciantoj denuncis sur la londonaj stratoj la militon en Jemeno, kondukitan de Sauda Arabio kontraŭ la ribeluloj Hutioj. Tiu milito okazigis preskaŭ 10 000 mortintojn en tri jaroj da enlanda milito. 

http://fr.euronews.com/2018/03/10/l-arabie-saoudite-achete-des-avions-de-combat-a-londres

https://www.youtube.com/watch?v=de_n5HKlSqU

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }