Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 mars 2018 4 01 /03 /mars /2018 15:46
Gökhan Açıkkollu

01/03/2018

Laŭ la NRO Stockholm Center for Freedom, la instruisto Gökhan Açıkkollu, arestita en Turkio post la puĉprovo de 2016, kaj kiu mortis en malliberejo, estis finfine senkulpigita kaj eĉ «reenpostenigita» ĉe sia laboro. 

La novaĵo aperis komence de februaro 2018. Estis informita lia edzino.   

Dek ok monatojn post lia arestado, la instruisto Gökhan Açıkkollu estis senkulpigita. Li eĉ estis «reenpostenigita» ĉe lia laboro, danke al la decido n° E.2561776 de la 7a de februaro, fare de la turka ministro pri Edukado.

Sed tiu malfrua decido plu restos simbola, ĉar la viro neniam eliris vivanta el sia karcero.

Arestita la 24an de julio 2016 post la puĉprovo, li estis akuzata pri komploto kaj terorismo. Laŭ la NRO, li estis torturita fizike kaj psikologie dum lia enkarcerigo: draŝita, vangofrapita, batita ĉe la torako… Laŭ Şebnem Korur Fincancı, prezidento de la "Turka fondaĵo por la homaj rajtoj" (TİHV), la instruisto fine kolapsis en sia ĉelo post «infarkto kaŭzita de la suferitaj torturoj», .

Siaflanke, la aŭtoritatoj mencias morton ligitan al kora malsufiĉo.

La historio de tiu instruisto estis klarigita en la raporto publikigita de la "Stockholm Center for Freedom". Tiu NRO, bazita en Svedio estis kreita fare de grupo de turkaj ĵurnalistoj devigitaj al ekzilo.

En Turkio, pli ol 50 000 personoj, inter kiuj funkciuloj kaj membroj de la sekurecaj fortoj estis malliberigitaj de post la puĉprovo de 2016. Pli ol 150 000 aliaj estis maldungitaj aŭ eksigitaj el sia laboro.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }