Turka ofensivo en Sirio: «Ĉiuj, kiuj restos en Efrîn mortos», timas kurdo ĉe la turka-siria landlimo

15/03/2018
La urbo Efrîn, nord-oriente de Sirio, estas nun ĉirkaŭita de la turka armeo. Ankaro ŝajne sturmos je ia ajn momento kontraŭ la kurdaj batalantoj, kiujn Turkio konsideras kiel teroristojn ligitajn al la PKK, la kurda separatisma partio. Tiu ofensivo maltrankviligas parton de la Kurdoj de Turkio.
La turka armeo sieĝas Efrîn, en Sirio. Ĝi pretas ataki. «Mi pli ol iam maltrankviliĝas», konfidas juna kurdo de Gaziantep, turka urbo situanta apud la landlimo kun Sirio.
Efrîn, situanta nord-oriente de la lando, estas influareo de la YPG, kurda milico subtenata de Usono, sed kvalifita kiel teroristo fare de Ankaro. Turkio konsideras, ke iliaj batalantoj estas ligitaj al la PKK, la separatisma kurda partio. Kelkaj Kurdoj de Turkio subtenas la prezidenton Erdoğan en tiu ofensivo. Sed multaj denuncas ĝin.
«Kritiki la batalon de Efrîn estas tro riska»
Tio estas la kazo de tiu juna Kurdo de Gaziantep. La ĵurnalisto renkontis lin en kafejo de tiu urbo, kie neniu volas paroli. Li kaŝas sian nomon. «En Turkio, kritiki la batalon de Efrîn malkaŝe estas tro riska»
Turkio asertas, ke ĝi domaĝas la civilulojn, sed ĝiaj bombardoj ne apartigas civilulojn kaj batalantojn. Ĉiuj, kiuj restos en Efrîn mortos. Virinoj, infanoj. Ĉiuj.
Juna kurdo en Gaziantep
Sur unu el la tabloj de lia modesta frizejo, la frontpaĝo de por-kurda ĵurnalo montras la francan eks-prezidenton François Hollande, kiu alvokas Turkion, ke ĝi moderiĝu fronte al la kurdaj batalantoj de la YPG, kion ĝi konsideras kiel teroristoj. «Mi scias, ke Francio subtenis la YPG kontraŭ la Islama Ŝtato, sed ĝi nenion faris de post la komenco de la batalo de Efrîn, diras la junulo, Ĉiaokaze, la internacia komunumo silentas kaj nenion faras por haltigi tiun masakron de civiluloj». Li konvinkiĝas: la Kurdoj estas perfidataj de la Okcidentuloj.
