Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 mars 2018 4 15 /03 /mars /2018 20:53
REKVIEMO POR SIRIO 01/01/2017 (alklaku)

15/03/2018

La seksperfortaĵoj estas uzataj kiel «reprezaliaj» rimedoj kontraŭ la opozicio, fare de Baŝar Al-Asad, kies terura politiko, «nura kaj ultima celo de la reĝimo», plifortiĝos post lia venko, asertas la sirianino Maria Al Abdeh, direktorino de la NeRegistara Organizaĵo (NRO) Women Now for Development.

 

Demando: Via NRO, bazita en Parizo, disponas pri la plej vasta helpo-reto en Sirio, kaj ĉeestas interalie en la ribela enklavo Orienta Ĥuto, atakata de pli ol tri semajnoj. Kia estas la situacio surloke ?  

Respondo: La homoj, kiuj vivas en Ĥuto estas vivantaj martiroj. La malespero estas tia, ke mi ricevis informon de manifestacio, kies slogano estis : «Ni ne deziras liberecon». La homoj pretas je ĉio por ne aperi kiel opoziciuloj, suferi bombardojn, kemiajn atakojn aŭ malsategon.

Ni ricevas videojn: la homoj vivas en subteraj konstruaĵoj, sen necesejoj, sen kuirejo, sen lumo, truoj en la tero. Kelkfoje, kiam la bombardoj ĉesas, ili provas trovi manĝaĵon, sed preskaŭ nenio restas. Ili manĝas nur po unu fojon semajne. Dum bombardoj, la plej bonŝanculoj havas nur panon. Medikamentoj ne plu estas troveblaj: virino akuŝis per cezara operacio, sen anestezo. Tamen, ili estas civiluloj.

Neeblas fuĝi. Familio provis fuĝi, sed estis tuj arestita. Ĉiaokaze, deveni de Ĥuto sufiĉas por suferi arestadon. 

Demando: Dimanĉon, vi partoprenis prelegon ĉe la Instituto de la araba mondo en Parizo pri la seksperfortoj suferitaj de la Sirianinoj, kio ofte estas priskribita kiel «militarmilo» de la reĝimo. Kio pri tio?

Respondo: la seksperfortaĵoj okazas en la detencentroj, ĉe la limpasejoj, kie ili estas kondiĉo de trapasado, aŭ cele al venĝo, kiam la reĝimo rekonkeras ribelan areon. Ankaŭ pro ekspluatado de la virinoj. Patrino rakontis al mi, ke ŝi iris por peti novaĵon de sia filo, kaj ke oni promesis ĝin kontraŭ seksperforto.

La seksperfortaĵoj estas parto de terura praktiko: oni seksperfortas virinon por venĝi kontraŭ ŝia familio kaj klano, por humiligi ŝian fraton aŭ fratinon. Tio estas «reprezalia» rimedo.       

Tion mi vidis: seksperforto estas praktikata de la siria reĝimo kontraŭ la plej malriĉaj klasoj, ĉar ili ne povas defendi sin. Oni ne seksperfortas advokaton.

Demando: Ĉu la perfortaĵoj ĉesos post la venko de Baŝar Al-Asad?

Respondo: Ne. Perforto daŭros en Sirio, eĉ post la venko de la Baŝar Al-Asad, ĉar tio estas ĝia nura kaj ultima celo. Teruro estas lia rimedo por konservi la potencon. La perfortoj estos uzataj kiel reprezalioj: la reĝimo ne forgesos, ke la popolo aŭdacis ribeli kontraŭ ĝi.

La situacio ne pliboniĝos, tute male. Pro ties silento, la internacia komunumo instigos Sirion eniri en seneliran situacion de perforto. Lia venko plifortigos Baŝar Al-Asad kaj ties elĉerpita loĝantaro daŭrigos sian rezistadon. Kiam homo vidas sian infanon disŝirita, kion ili povas fari?

La siria reĝimo decidis neniigi ĉiujn personojn, kiuj kontraŭstaras ĝin. La reĝimo ĉiam pretekstas, ke temas pri terorismaj grupoj, sed ĝi kulpas pri 90% el la perfortaĵoj.

Demando: Kion povas fari la internacia komunumo?

Respondo: Justico estas necesega, kaj Baŝar Al-Asad meritas punon pro siaj krimoj. Li ne estas la malamiko de la siria popolo, kiel diris la franca prezidento, sed li estas la malamiko de la homaro.

Ni posedas pruvojn. Ni havas milojn da fotoj de malliberuloj, de brulvundoj per napalmo, kaj oni devas akcepti la atestojn de la civiluloj. Mi ricevas atestojn de homoj, kiuj diras al mi: «Mi ne plu povas spiri». Nenia solvo ekzistas kun Baŝar Al-Asad. Tio estas senelirejo.        

https://www.courrierinternational.com/depeche/syrie-les-violences-sexuelles-mesures-de-retorsion-pour-bachar-al-assad-ong.afp.com.20180311.doc.12c48m.xml?utm_term=Autofeed&utm_campaign=Echobox&utm_medium=Social&utm_source=Twitter&link_time=1520789129

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }