Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 mars 2018 7 11 /03 /mars /2018 21:53

11/03/2018

Laŭ la Siria observejo pri la homaj rajtoj (SOHR), pli ol 1 000 civiluloj mortis de post la ofensivo de la reĝimo de Baŝar Al-Asad. Tiu ofensivo komenciĝis la 18an de februaro.

La nombro de civiluloj mortigitaj de post la komenciĝo de la ofensivo de la siria reĝimo kontraŭ la ribela enklavo sieĝata en Orienta Ĥuto, la 18an de februaro, superis sabaton 10an de marto 1 000 mortintojn, indikis la SOHR.      

«Ok civiluloj estis mortigitaj en la urboj Arbine kaj Harasta kaj 17 aliaj estis eltiritaj de ruinaĵoj en la urbo Duma. La bilanco de la ofensivo atingas 1 002 civilajn mortintojn, inter kiuj 215 infanoj», laŭ la Observejo.  

Sabaton, la fortoj de la siria reĝimo efektivigis aliparte gravan trarompon en la ribela parto de Orienta Ĥuto, izolante la ĉefan urbon Duma. La reĝimo profitas de la nekapableco de la internacia komunumo haltigi la masakron, kaj de la senĉesa subteno de ĝia rusia aliancano. Ĝi deklaris sin decidema rekonkeri la ribelan infuareon, kie ĉirkaŭ 400 000 loĝantoj suferas sufokan sieĝon de post 2013. 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }