Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 mars 2018 6 24 /03 /mars /2018 14:08
Foto: Reuters

24/03/2018

«Nigra vendredo» por disponi pri sia korpo en Pollando: nova leĝpropono celas rigidigi la kontraŭ-abortigan leĝaron, kiu jam estas unu el la plej severaj en Eŭropo. La registaro deziras malpermesi abortigon, okaze de misformiĝo de la feto, kiu reprezentas 90% el la abortigoj en Pollando.   

Miloj da personoj respondis per striko kaj manifestacio antaŭ la Parlamento de Varsovio, kie estis prezentata la leĝprojekto ĉi-lundon.

«Ni ne akceptas, ke Pollando estu regata de sekto, kiu toleras ene de ĝi pedofiliulojn, sed ne toleras virinojn, kiuj volas disponi pri sia vivo», deklaras manifestaciantino.

«Mi venis ĝis Varsovio por laŭte diri, ke mi ne ŝatas la projektojn de la partio "Juro kaj Justico". Mi ne ŝatas, ke Kaczynski kaj ties soldatoj trudu siajn kondiĉojn, ni ne lasos fari», promesas alia virino ĉe mikrofono.   

La afero ŝajne ripetiĝas: en 2016, la virinaj asocioj akiris nuligon de plena malpermeso de abortigo, tiam subtenata de la katolika Eklezio.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }